Traduk'is
Lehman Wendell.

No. 20.
Prez'o 0,100 Sm.

La last'a Uson'an'o

Fragment'o el La Tag'libr'o de Kan-Li
Princ'o de Dimf-Ju-Ĉur
kaj Admiral'o en la Persa Mar'ist'ar'o.


Prezent'it'a de J. A. Mitchell.

Ilustraĵo: ankro

BERLIN.
Esperant'o Verlag Möller & Borel
kaj korespond'ant'o'j en
Par'is, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, Moskva, Ge'nov'a, sGravenhage, Genève.


[p. 3]
Al tiu'j medit'em'a'j Persoj, kiu'j pov'as leg'i avert'o'n en la subit'a lev'iĝ'o kaj ne'atend'it'a for'mort'o de mal'saĝ'a popol'o, tiu ĉi libr'o est'as dediĉ'it'a.

[p. 4]

Klar'ig'a Antaŭ'parol'o.


Ĉiu'j propr'a'j nom'o'j en la original'a rakont'o est'as vort'lud'o'j. Ekzempl'e en la angl'a rakont'o si'n trov'as la nom'o Noful, kiu est'as kun'met'it'a el la du vort'o'j „no“ kaj fool, kaj signif'as en Esperant'o „ne-mal'saĝ'ul'o“, ali'vort'e „saĝ'ul'o“. Ali'a vort'o est'as „Grip-til-lah, kun'met'it'a el la vort'o'j „grip the tiller, kaj signif'as „ten'u la direkt'il'o'n“. Kompren'ebl'e oni ne pov'as traduk'i tiu'j'n nom'o'j'n en Esperant'o'n kaj sam'temp'e konserv'i ili'a'n Pers'an aspekt'o'n, kaj tial, laŭ plen'a konsent'o de la aŭtor'o, mi elekt'is ver'a'j'n Persajn nom'o'j'n anstataŭ la vort'lud'o'j. La nom'o'j en la traduk'o pov'us do plaĉ'i al ĉiu'j leg'ant'o'j, eĉ al Persoj.

Lehman Wendell
Tacoma, Uson'o.


[p. 5]

Kelk'a'j vort'o'j de
Kasim.
Nom'it'a „La Aks'o de Saĝ'o“.

Kurator'o de Imperi'a Muze'o en Ŝiraz. Aŭtor'o de „La Ĉiel'a Venk'o de Kalifornio, kaj de „Nord'a Amerik'o sub la Irlandaj Reg'ist'o'j“.

La mir'ind'a'j el'trov'o'j de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klar'ig'is mult'o'n pri la hejm'a viv'o de la Uson'an'o'j. Li mal'mult'e suspekt'is, kiam li ven'is al tiu dorm'ant'a kontinent'o, kia'n grand'a'n serv'o'n li far'os al la histori'o, aŭ kia'n entuziasm'o'n li'a'j el'trov'o'j vek'os inter la Persaj arĥeologi'ist'o'j.

Ĉiu esplor'ant'o de la antikv'ec'o kon'as tiu'j'n ĉi fakt'o'j'n.

Sed por la profit'o de tiu'j, kiu'j ankoraŭ neni'o'n kon'as pri tiu ekster'ordinar'a popol'o, unu'e mi konsil'as: vizit'u la Muze'o'n de Teheran, por ke vi interes'iĝ'u pri la tem'o; kaj du'e, leg'u libr'o'j'n, kiel tiu'n de Abdul, „Kio'n ni el'trov'is en la Okcident'o“, kaj „Histori'o pri la Uson'an'o'j“, de Al'a-el-Kalaf. La last'a est'as plen'a kaj fid'ind'a histori'o pri tiu popol'o de post la Respublik'o sub Georg'o Vaŝington ĝis la jar'o 1990, kiam ili mal'aper'is kiel naci'o. Tamen mi dev'as konfes'i, ke Al'a-el-Kalaf las'as la leg'ant'o'n tre konfuz'at'a pri la period'o inter la buĉ'ad'o de la Protest'ant'o'j en 1927 kaj la ek'reg'ad'o de la Irland'an'o'j en 1940.

[p. 6]

Li opini'as, sam'e kiel mult'a'j ali'a'j histori'ist'o'j, ke la Uson'an'o'j est'is miks'nask'it'a ras'o, kiu hav'is mal'mult'e da patriot'ism'o kaj est'is nur imit'ant'o'j; nur pli'grand'ig'it'a kopi'o de ali'a'j naci'o'j ekzist'ant'a'j en tiu temp'o. Li konsider'as ili'n mal'kler'a, nerv'a, mal'ŝpar'em'a popol'o kaj don'as al ili nur iom da ind'a'j ec'o'j. Tio ĉi, kompren'ebl'e, est'as ĝust'a; tamen, ili ĉiam prezent'os interes'plen'a'n stud'ad'o'n pro ili'a rapid'a kresk'ad'o, ili'a grand'a nombr'o, ili'a mir'ind'a meĥanik'a sagac'ec'o kaj ili'a subit'a kaj preskaŭ ne'klar'ig'ebl'a mal'aper'o.

Pri la riĉ'ec'o, luks'o kaj laŭ'grad'a degener'o de la en'land'a loĝ'ant'ar'o; pri la terur'a'j klimat'a'j ŝanĝ'o'j, kiu'j tra'tranĉ'is la land'o'n kiel il'o de falĉ'ist'o; pri la rapid'a re'iĝ'o de vast'a kontinent'o, plen'plen'a de milion'o'j da plezur-am'ant'a'j hom'o'j, en silent'a'n dezert'o'n, kie la sun'o kaj la lun'o laŭ'vic'e rigard'as cent'o'j'n da ruin'iĝ'int'a'j urb'o'j,—ĉio'n ĉi pri'skrib'as Al'a-el-Kalaf kun efik'o kaj preciz'ec'o.

[p. 7]

Sur la ŝip'o Testud'o
en la jar'o 2951.

La 10an de Maj'o.

Ter'o antaŭ'e!

Ab-i-Garm unu'e ek'vid'is ĝi'n, kaj kiam li kri'eg'is la nov'aĵ'o'n, mi'a kor'o rapid'e bat'is de ĝoj'o. La mal'sat'a'j mar'ist'o'j jam forges'is si'a'j'n mal'plen'a'j'n stomak'o'j'n kaj danc'ad'is ĉirkaŭ'e sur la ferdek'o. Mi cert'e ne mal'permes'is al ili! Unu monat'o'n da mal'plen'ec'o sur mal'trankvil'a mar'o est'as kaŭz'o por ia mal'saĝ'ec'o. Abdul sol'a est'as sen entuziasm'o. La kor'o de la mal'jun'ul'o ŝajn'as sen'viv'a.

Ni klar'e vid'as la ter'o'n, ne'difin'it'a'n stri'o'n laŭ la okcident'a horizont'o. El la nord'okcident'o blov'as bon'a vent'o, sed kun kruel'a mal'help'o ni naĝ'as antaŭ'e'n, ĉar Testud'o est'as pez'a ŝip'o, kies larĝ'a antaŭ'part'o kaj grand'eg'a mal'supr'aĵ'o ig'as ĝi'n ne taŭg'a por rapid'ec'o.

La ter'o, kiam la ŝip'o al'proksim'iĝ'as, ŝajn'as kovr'it'a de arb'o'j, kaj la blank'a'j ond'o'j laŭ la flav'a mar'bord'o est'as bon'ven'a vid'aĵ'o.

La 11an de Maj'o.

Tiu'n ĉi post'tag'mez'o'n ni trov'is bon'eg'a'n haven'o'n kaj nun en ĝi ankr'iĝ'as.

Ab-i-Garm opini'as, ke ni est'as ating'int'a'j unu el la okcident'a'j insul'o'j, kiu'n Al'i Baba menci'as. Abdul, tamen, est'as cert'a, ke ni est'as pli nord'e.

[p. 8]

La 12an de Maj'o.

Kia ŝanĝ'o en Abdul! Li est'as la plej jun'a hom'o sur'ŝip'e. Ni ĉiu'j ĝoj'as kun li, ĉar ni'a'j el'trov'o'j cert'e est'as mir'ind'a'j. Ĉi tiu'n maten'o'n dum mi ankoraŭ est'is en mi'a lit'o, li en'kur'is en la kajut'o'n kaj, forges'int'e pri ni'a diferenc'o de rang'o, li ek'kapt'is mi'n ĉe la brak'o kaj pen'is for'tir'i mi'n el la lit'o. Li'a ekscit'ec'o est'is tiel grand'a, ke mi tut'e ne kompren'is li'a'j'n vort'o'j'n. Tamen, rapid'e ir'ant'e post li, mi mir'is kiam mi rimark'is, ke mal'jun'a'j membr'o'j pov'as tiel rapid'e transport'i mal'jun'ul'o'n. Li salt'et'is laŭ la mal'larĝ'a ŝtup'ar'o kiel kat'id'o, kaj mi, kvankam jun'a, ne pov'is tiel rapid'e sekv'i.

Sed kia vid'aĵ'o kiam mi ating'is la ferdek'o'n! Hieraŭ ni tio'n ne vid'is, ĉar kiam ni ĵet'is ankr'o'n la krepusk'o jam en'volv'is la ĉirkaŭ'aĵ'o'n.

Rekt'e antaŭ'e, mez'e de la haven'o, alt'iĝ'is grand'eg'a statu'o, mult'a'j'n foj'o'j'n pli alt'a ol la mast'o'j de ni'a ŝip'o. Pli mal'proksim'e, trans'e de la statu'o, flu'is la larĝ'a river'o sur kies akv'o ni naĝ'is, kaj ĝi'a supr'aĵ'o re'bril'is pro la lev'iĝ'ant'a sun'o. Orient'e, kie'n Abdul al'montr'is per de ekscit'o trem'ant'a'j fingr'o'j, kuŝ'is ruin'o'j de sen'lim'a urb'o. Tre mal'proksim'e'n ĝi etend'iĝ'is en la land'o'n trans'e, eĉ pli mal'proksim'e'n ol ni per la okul'o'j pov'is vid'i. Kaj en la pli mal'larĝ'a river'o dekstr'e, du grand'a'j konstru'aĵ'o'j alt'iĝ'is en la aer'o'n, kaj, simil'a'j al du'nask'it'a'j frat'o'j, ili kvazaŭ gard'is la strat'o'j'n mal'supr'e. Neni'a son'o ven'is al ni—neni'a flos'ant'aĵ'o mal'trankvil'ig'is la supr'aĵ'o'n de la akv'o. Ver'e, la vid'aĵ'o [p. 9] simil'is al la dorm'ad'o de la Mort'o. Mi plen'iĝ'is de mir'eg'o.

Dum ni rigard'is, ia strang'a bird'o, simil'a al arde'o, lev'iĝ'is kun raŭk'a ek'kri'o de sub la grand'a figur'o kaj flug'is al la urb'o.

„Kia'n signif'o'n hav'as ĉio ĉi?“ mi ek'kri'is. „Kie ni est'as?“

„Jes, kie!“ dir'is Abdul. „Se mi nur tio'n kon'us, ho vi'a princ'a moŝt'o, tiam mi pov'us don'i detal'a'n pri'skrib'o'n. Neni'u vojaĝ'ant'o iam menci'is tiu'j'n ĉi ruin'o'j'n. La Persa histori'o ne en'hav'as pri'skrib'o'n pri tia popol'o. Alaĥo ordon'is ke ni el'trov'u nov'a'n mond'o'n.“

Post mal'long'a temp'o ni ir'is ter'e'n kaj trov'is ni'n en antikv'a strat'o, kie la pavim'o est'is kovr'it'a de herb'o kaj flor'o'j, kun'e kresk'ant'a'j en sovaĝ'a mal'ord'o. Alt'a'j arb'o'j de grand'a antikv'ec'o puŝ'is si'a'j'n branĉ'o'j'n tra fenestr'o'j kaj tegment'o'j kaj far'is funebr'a'n vid'aĵ'o'n. Tamen, ili don'is bon'ven'a'n ombr'o'n, ĉar ni trov'is la aer'o'n sur la ter'o tre'eg'e varm'a kaj mal'facil'e toler'ebl'a. La kurioz'a'j konstru'aĵ'o'j ambaŭ'flank'e est'as mir'ind'e konserv'it'a'j, eĉ plat'o'j de vitr'o ankoraŭ star'as en mult'a'j el la fer'a'j fenestr'o-kadr'o'j.

Ni vag'is antaŭ'e'n tra la dens'a herb'o, Abdul kaj mi, tre ekscit'it'a'j de ni'a'j el'trov'o'j kaj ĉarm'it'a'j de la strang'a vid'aĵ'o. La sun'lum'o hav'as blind'ig'a'n bril'ec'o'n, la bird'o'j ĉie kant'ad'as, kaj la ruin'o'j est'as gaj'a'j per bel'eg'a'j flor'o'j. Ni baldaŭ trov'is ni'n en lok'o kiu iam est'is publik'a park'o, sed nun plej'part'e nur ombr'a bosk'o.

Dum ni sid'is sur de'fal'int'a kornic'o kaj rigard'is la alt'a'j'n konstru'aĵ'o'j'n ĉirkaŭ ni, mi [p. 10] demand'is Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne sci'as kie ni est'as, kaj li respond'is:

„Ankoraŭ mi ne sci'as. La arĥitektur'o mult'e simil'as tiu'n de antikv'a Eŭrop'o, sed ĝi klar'ig'as al ni neni'o'n.“

Tiam mi dir'is al li ŝerc'e: „Ĉi tiu instru'u al ni, ho Abdul! la mal'saĝ'ec'o'n de tro mult'e da saĝ'o. Kiu el vi'a'j lern'ant'o'j de la Imperi'a Kolegi'o en Ispahan pov'us pens'i ke ili'a respekt'ind'a instru'ist'o pri la histori'o kaj lingv'o'j pov'us vizit'i la plej grand'a'n urb'o'n en la mond'o kaj tiel mal'mult'e kon'i pri ĝi!“

„Vi'a'j vort'o'j est'as saĝ'a'j, mi'a Princ'o,“ li respond'is; „ne'mult'a'j infan'o'j pov'us mal'pli kon'i.“

Dum ni for'ir'is de la bosk'o mi ek'vid'is ŝton'plat'o'n, kiu ŝajn'is hav'i i'a'n signif'o'n. Ĝi kuŝ'is ĉe ni'a'j pied'o'j, part'e kaŝ'it'a per la alt'a herb'o, kie'n ĝi est'is fal'int'a for de la kolon'o'j kiu'j ĝi'n sub'ten'is. Sur ĝi'a supr'aĵ'o si'n trov'is strang'a'j liter'o'j en akr'a relief'o, tiel vid'ebl'a'j kaj perfekt'a'j kiel ili est'is, kiam far'it'a'j antaŭ dek jar'cent'o'j. Mi montr'is ĝi'n al Abdul, kaj ni klin'iĝ'is super ĝi kun avid'a'j okul'o'j.

Jen ĝi est'as: Astor House.“

„La sur'skrib'aĵ'o est'as antikv'a angl'a lingv'o,“ li dir'is.

House signif'as dom'o, sed la vort'o'n Astor mi ne kompren'as. Ebl'e ĝi est'is la nom'o de iu di'aĵ'o, kaj tie ĉi star'is li'a templ'o.“

Tiu ĉi klar'ig'o est'is sufiĉ'e bon'a, kaj ni ĉirkaŭ'rigard'is pri ali'a'j sign'o'j.

Ni'a'j paŝ'o'j konduk'is ni'n en ali'a'n strat'o'n, kaj dum ni promen'ad'is, mi esprim'is mi'a'n [p. 11] surpriz'o'n pro la mir'ind'a konserv'o de la ŝton'o'j, kiu'j ŝajn'is kvazaŭ hak'it'a'j hieraŭ.

„En tia atmosfer'o ruin'iĝ'o est'as mal'rapid'a,“ dir'is Abdul. „Mil jar'o'j almenaŭ pas'is de post la temp'o kiam tiu'j ĉi dom'o'j est'is okup'at'a'j. Rigard'u la kverk'o'n tie, ekzempl'e; la arb'o mem est'as kresk'int'a dum almenaŭ cent jar'o'j, kaj ni sci'as pro la amas'o da fal'aĵ'o'j sub ĝi ke jar'cent'o'j pas'is antaŭ ĝi'a nask'iĝ'o.“

Li ĉes'is parol'i, ek'vid'int'e sur'skrib'aĵ'o'n super pord'o, part'e kaŝ'it'a per unu el la branĉ'o'j de la kverk'o.

Subit'e si'n turn'ant'e al mi kun rigard'o de triumf'o, li ek'kri'is: „Est'as la ni'a!“

„Kio est'as la ni'a?“ mi demand'is.

„La inform'o kiu'n ni serĉ'is.“ Kaj li al'montr'is al la sur'skrib'aĵ'o: New York Stock Exc….“

Li trem'is de ĝoj'o.

„Vi est'as aŭd'int'a pri Nu-Jok, ho mi'a Princ'o?“

Mi respond'is ke mi leg'is pri ĝi en la lern'ej'o.

„Vi est'as nun en ĝi!“ li dir'is. „Ni star'as sur la Okcident'a Kontinent'o. Ne mir'o ke ni konsider'is ni'a'n vojaĝ'o'n long'a!“

„Kaj kio est'is Nu-Jok?“ mi demand'is. „Mi leg'is pri ĝi en la kolegi'o, sed memor'as mal'mult'o'n. Ĉu ĝi ne est'is la ĉef'urb'o de la antikv'a'j Uson'an'o'j?“

„Ne la ĉef'urb'o,“ li respond'is; „sed ili'a plej grand'a urb'o. Ĝi en'hav'is kvar milion'o'j'n da loĝ'ant'o'j.“

[p. 12]

„Kvar milion'o'j'n!“ mi ek'kri'is. „Ver'e, ho Font'o de Saĝ'o, tio est'as grand'a nombr'o por unu urb'o!“

„Tia est'as la histori'o, mi'a Princ'o! Pli'e, kiel vi sci'as, por tra'ir'i tiu'n ĉi urb'o'n oni dev'as marŝ'i mult'a'j'n tag'o'j'n.“

„Jes, ĝi est'as sen'fin'a.“

Li daŭr'ig'is: „Strang'e, ke nur unu vort'o pov'as tiel mult'e klar'ig'i! Tiu'j fer'a'j konstru'aĵ'o'j, la grand'a statu'o en la haven'o, la templ'o'j kun pint'hav'a'j tur'o'j, ĉiu'j est'as skrib'it'a'j en la histori'o.“

Je kio mi re'dir'is ke mi kon'as mal'mult'o'n pri la Uson'an'o'j krom tio, kio'n mi lern'is en la kolegi'o, sen'atent'a ne'daŭr'a kon'o, ĉar ili est'is popol'o kiu hav'is por mi ne mult'e da interes'o.

„Ni sid'iĝ'u en la ombr'o,“ dir'is Abdul; „kaj mi rakont'os al vi pri ili.“ Ni sid'iĝ'is.

„Jam en la daŭr'o de dek unu jar'cent'o'j, la urb'o'j de tiu ĉi dorm'ant'a kontinent'o ruin'iĝ'is en sol'ec'o. Eĉ ili'a'n ekzist'ad'o'n oni forges'is. La hom'o'j kiu'j ili'n konstru'is jam de long'e mal'aper'is, kaj ili'a civilizaci'o est'as nur ombr'ec'a tradici'o. La histori'ist'o'j mir'eg'as tial, ke naci'o, konsist'ant'a el cent milion'o'j da loĝ'ant'o'j, pov'is mal'aper'i for de la mond'o kiel nebul'o, kaj las'i post si tiel mal'mult'e. Sed por tiu'j, kiu'j kon'as ili'a'j'n viv'manier'o'j'n kaj karakter'o'n, surpriz'o est'as ne'ebl'a. Est'is neni'o, kio'n ili pov'is post'las'i. La Uson'an'o'j posed'is nek literatur'o'n, nek art'o'n, nek muzik'o'n propr'a'j'n. Ĉio est'is prunt'e'pren'it'a. Eĉ la vest'o'j kiu'j'n ili port'is est'is kopi'it'a'j per rid'ind'a preciz'ec'o laŭ la model'o'j de [p. 13] ali'a'j naci'o'j. Ili est'is vigl'a, mov'em'a, sprit'a, avid'a ras'o, dediĉ'it'a korp'e kaj anim'e al la kolekt'ad'o de riĉ'aĵ'o'j. Ili'a plej ĉef'a pasi'o est'is la vend'ad'o kaj la aĉet'ad'o. Eĉ vir'in'o'j, de alt'a kaj mal'alt'a rang'o, pas'ig'is mult'e da temp'o ĉe marĉand'o'j, puŝ'ant'e unu la ali'a'n, ĉar ili'a'j vest'o'j est'is mal'simpl'a'j kaj bezon'is plej'mult'o'n de ili'a temp'o.“

„Kia mal'nobl'ec'o!“ mi ek'kri'is.

„Tia ĝi sen'dub'e est'is,“ dir'is Abdul; „sed ili ne est'is sen virt'o'j. Ili'a hejm'a viv'o est'is feliĉ'a. Vir'o hav'is nur unu edz'in'o'n kaj konsider'is ŝi'n egal'a al si mem.“

„Tio est'as strang'a! Sed laŭ mi'a memor'o ili est'is popol'o kun elast'a honor'o.“

„Tia'j oni konsider'is ili'n,“ dir'is Abdul; „ili'a komerc'a honor'o est'is ŝerc'o. Ili est'is pli sagac'a'j ol la Turk'o'j. La est'ont'ec'o est'is ili'a di'o, kies profet'o'j est'is la ruz'o kaj la el'pens'ad'o. Ili'a'n febr'a'n aktiv'ec'o'n neni'u Perso pov'as kompren'i. Ili'a vast'a land'o est'is plen'a de bru'a'j industri'o'j. La nerv'a'j Uson'an'o'j vetur'is tre'eg'e rapid'e de unu urb'o al ali'a per sistem'o de mov'ad'o, pri kiu ni pov'as nur imag'i. Si'n trov'is voj'o'j kun fer'a'j rel'o'j, sur kiu'j mal'grand'a'j dom'o'j kun rad'o'j kur'is tiel rapid'eg'e, ke tut'a'n tag'vojaĝ'o'n ili far'is en unu hor'o. Grand'eg'a'j ŝip'o'j sen vel'o'j, antaŭ'e'n puŝ'at'a'j per mister'a pov'o, port'is cent'o'j'n da hom'o'j sam'temp'e al la plej mal'proksim'a'j punkt'o'j de la mond'o.“

„Kaj ĉu tiu'j ĉi afer'o'j est'as perd'it'a'j?“ mi demand'is.

[p. 14]

„Ni kon'as mult'a'j'n el la pov'o'j,“ dir'is Abdul; „sed la manier'o'n aplik'i ili'n ni ne hav'as. Ŝajn'as ke eĉ la element'o'j est'is ili'a'j sklav'o'j. Urb'o'j'n ili lum'ig'is nokt'e per art'e'far'it'a'j lun'o'j, kies bril'ec'o super'is la lun'o'n supr'e. Strang'a'j'n el'pens'aĵ'o'j'n ili uz'is per kiu'j ili pov'is inter'parol'i kvankam mal'proksim'e unu de la ali'a je vojaĝ'o da mult'a'j tag'o'j. Kelk'a'j el tiu'j ĉi el'pens'aĵ'o'j ekzist'as hodiaŭ en la Persa muze'o. Pro la superstiĉ'o'j de ni'a'j pra'patr'o'j tiu'j sekret'o'j perd'iĝ'is dum tiu'j mal'lum'a'j jar'cent'o'j el kiu'j ni fin'e vek'iĝ'as.“

En tiu moment'o ni aŭd'is mal'proksim'e la voĉ'o'n de Josafa Hason; ili est'is trov'int'a'j river'et'o'n kaj ili ni'n al'vok'is.

Tia'n varm'o'n ni ankoraŭ neniam sent'is. Apud la river'o, kie ni'a ŝip'o naĝ'is, est'is pli komfort'e, sed eĉ tie ĉi la ŝvit'o el'star'is sur ni en grand'a'j gut'o'j. Ni'a'j vizaĝ'o'j bril'is kiel fiŝ'o'j. Est'is ni'a dezir'o plu'e esplor'i sed la strat'o'j simil'is al forn'o, kaj ni re'ven'is al Testud'o….

Dum mi hodiaŭ post'tag'mez'e sid'is sur la ferdek'o en'skrib'ant'e la okaz'int'aĵ'o'j'n de la maten'o en tiu'n ĉi tag'libr'o'n, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg al'proksim'iĝ'is, kaj pet'is permes'o'n pren'i mal'grand'a'n boat'o'n por vizit'i la grand'a'n statu'o'n. Tiam Abdul inform'is ni'n ke tiu ĉi statu'o en antikv'a'j temp'o'j ten'is alt'e torĉ'o'n, kiu lum'ig'is la tut'a'n haven'o'n, kaj pet'is Jafar-el-Beg, ke li pen'u el'trov'i kiel la lum'o est'is far'it'a.

Ili re'ven'is ĉirkaŭ vesper'e kun la jen'a inform'o, ke la statu'o ne est'as el solid'a bronz'o sed kav'a, ke ili supr'e'n'ir'is laŭ fer'a ŝtup'ar'o en [p. 15] la korp'o'n de la figur'o, kaj el la supr'o de ĝi rigard'is la ŝip'o'n; ke Jafar-el-Beg en la mal'lum'o sid'iĝ'is por ripoz'i sur nest'o'n da flav'a'j muŝ'o'j kun nigr'a'j stri'o'j; ke tiu'j ĉi muŝ'o'j en'met'is pik'il'o'j'n en la korp'o'n de Jafar-el-Beg, ĝis li laŭt'e ek'kri'is kaj mal'supr'e'n'ir'is la ŝtup'ar'o'n per ne'atend'it'a lert'ec'o; ke Josafa Hason kaj ali'a'j supr'e'n'ir'is la lev'it'a'n brak'o'n kaj fin'e star'is sur la torĉ'o mem; kaj ke la urb'o kuŝ'is mal'supr'e kiel geografi'a kart'o, kovr'ant'e la land'o'n mejl'o'j'n kaj mejl'o'j'n laŭ ambaŭ flank'o'j de la river'o. Pri la lum'ig'ad'o de la haven'o, Josafa Hason dir'as ke Abdul erar'as; ne est'as eĉ sign'o de io, kio pov'us don'i lum'o'n—neni'a uj'o por ole'o aŭ post'sign'et'o de fajr'o.

Abdul dir'as ke Josafa est'as idiot'o; ke li mem ir'os.

La 13an de Maj'o.

Tim'ig'a'n el'trov'o'n ni hav'is hodiaŭ maten'e.

Vetur'ant'e iom laŭ la river'o ni esplor'is part'o'n de la urb'o kie la konstru'aĵ'o'j mal'simil'as tiu'j'n, kiu'j'n ni hieraŭ vid'is. Abdul opini'as ke ili est'is la dom'o'j de la riĉ'ul'o'j. Ili'a form'o simil'as al brik'o star'ant'a; ĉiu'j est'as tre simil'a'j, ne'interes'a'j kaj ted'a'j.

Ni rimark'is unu kies fenestr'a'j kovr'il'o'j kaj pord'o'j ankoraŭ star'as, sed kiu'j rust'iĝ'as for de la kurioz'a'j ĉarnir'o'j kiu'j sub'ten'as ili'n. Per kelk'a'j fort'a'j bat'o'j ni fal'ig'is la ekster'a'j'n pord'o'j'n en amas'o'n da polv'o, kaj kiam mi en'paŝ'is sur la marmor'a'n plank'o'n intern'e mi'a'j okul'o'j ek'vid'is ne'atend'it'a'n vid'aĵ'o'n. Mebl'o'j, statu'o'j, [p. 16] mal'hel'a'j pentr'aĵ'o'j en polv'iĝ'ant'a'j kadr'o'j, figur'o'j el bronz'o kaj arĝent'o, spegul'o'j, kurten'o'j, ĉiu'j est'is tie, sed en ĉia stat'o de ruin'iĝ'o. Ni for'bat'is la fer'a'j'n ŝirm'il'o'j'n kaj en'las'is la lum'o'n en la jam dum jar'cent'o'j ferm'it'a'j'n ĉambr'o'j'n. En la unu'a ĉambr'o kuŝ'is tapiŝ'o el Pers'uj'o! Kolor'perd'int'a, de tine'o'j mord'it'a, jam detru'it'a en lok'o'j, ĝi kvazaŭ pet'eg'is ni'n per mort'ant'a'j okul'o'j ke ni port'u ĝi'n for. Mi'a kor'o mol'iĝ'is pro la antikv'a tapiŝ'o, kaj mi rimark'is infan'a'n el'rigard'o'n en la okul'o'j de Omar.

Kiam mi supr'e'n'ir'is la ŝim'a'n ŝtup'ar'o'n al la etaĝ'o supr'e mi esprim'is surpriz'o'n tial ke drap'o kaj lign'o rest'as preskaŭ perfekt'a'j dum tiom da jar'cent'o'j, kaj al'don'is:

„La Uson'an'o'j ne est'is tiel mal'ind'a'j, kiel ni opini'as.“

„Pov'us est'i,“ dir'is Omar; „sed la Persa tapiŝ'o est'as ja la plej freŝ'a objekt'o, kiu'n ni jam vid'is, kaj ĝi ebl'e est'is antikv'a kiam ili aĉet'is ĝi'n.“

Sur tiu ĉi etaĝ'o ni en'ir'is mal'hel'a'n ĉambr'o'n, vast'a'n kaj iam luks'e mebl'it'a'n. Kiam Omar mal'ferm'is la fenestr'a'j'n kovr'il'o'j'n kaj for'tir'is la ĉifon'a'j'n kurten'o'j'n ni ek'salt'is de surpriz'o pro la vid'aĵ'o antaŭ ni. Sur larĝ'a lit'o en la centr'o de la ĉambr'o kuŝ'is hom'a est'aĵ'o, kun la long'a'j har'o'j ankoraŭ sur la kap'o. Ĝi pli simil'is al mumi'o ol al skelet'o. Ĉirkaŭ'e, sur la lit'o, kuŝ'is ŝim'a'j fragment'o'j de la iam blank'a'j tuk'o'j kiu'j kovr'is ĝi'n. Sur la fingr'o'j de la mal'dekstr'a man'o bril'is du ring'o'j, kiu'j al'tir'is ni'a'n atent'o'n. Unu ten'is diamant'o'n de alt'a valor'o, la ali'a [p. 17] hav'is safir'o'j'n kaj diamant'o'j'n plej strang'e aranĝ'it'a'j'n. Ni star'is moment'o'n silent'a'j, kaj mal'ĝoj'e rigard'is la est'aĵ'o'n.

„Kompat'ind'a vir'in'o,“ mi dir'is; „kiu'n ili tie ĉi las'is sol'a.“

„Est'as pli ebl'e,“ dir'is Abdul; „ke ŝi jam est'is sen'viv'a, kaj la amik'o'j, for'ir'int'e ebl'e urĝ'e, ne hav'is la temp'o'n brul'ig'i la kadavr'o'n.“

„Ĉu ili brul'ig'is la mort'int'o'j'n?“ mi demand'is. „En mi'a histori'o est'as skrib'it'e, ke ili en'ter'ig'is ili'n kiel ter'pom'o'j'n, kaj las'is ili'n putr'iĝ'i.“

Kaj Abdul respond'is: „Iam est'is tiel, sed post'e, kiam ili pli civiliz'iĝ'is, ili for'las'is la kutim'o'n.“

„Ĉu est'as kred'ebl'e?“ mi demand'is; „ke tiu ĉi vir'in'o jam kuŝ'is tie ĉi preskaŭ mil jar'o'j'n kaj spit'e tio est'as tiel bon'e konserv'it'a?“

„Mi, ankaŭ, est'as surpriz'it'a,“ dir'is Abdul. „Mi pov'as klar'ig'i la afer'o'n nur pro la grand'a sek'ec'o de la aer'o, kiu sorb'as la fluid'aĵ'o'j'n de la korp'o kaj tiel mal'rapid'ig'as putr'ad'o'n.“

Tiam lev'ant'e kares'e en la man'o iom de ŝi'a'j flav'a'j har'o'j, li dir'is:

„Ŝi sen'dub'e est'is jun'a, ankoraŭ ne du'dek'jar'a.“

„Ĉu ili'a'j vir'in'o'j est'is bel'a'j?“ mi demand'is.

„Ili est'is tre bel'a'j,“ li respond'is; „kun graci'a'j form'o'j kaj bel'a'j vizaĝ'o'j; plezur'o al la okul'o; ankaŭ ili est'is gaj'a'j kaj sprit'a'j kun mult'e da viv'ec'o.“

Je tio ek'kri'is Omar:

„Jen est'as la unu'a'j vort'o'j de vi el'parol'it'a'j, ho Abdul, kiu'j kaŭz'as mi'n bedaŭr'i la mal'aper'o'n [p. 18] de tiu ĉi popol'o! Est'as ĉiam lok'o en mi'a kor'o por ruĝ'iĝ'ant'a virg'ul'in'o!“

„Las'u do vi'a'n dolor'o'n mal'long'e viv'i,“ respond'is Abdul; „ĉar la Uson'a'j virg'ul'in'o'j ne est'is el tiu spec'o. Ruĝ'iĝ'o est'is art'o kiu'n ili mal'oft'e uz'is. La modest'ec'o kiu'n vi am'as en Persa virg'ul'in'o est'is inter ili ne'kon'at'a. Ni'a'j tim'em'a'j fil'in'o'j tut'e ne simil'as tiu'j'n produkt'aĵ'o'j'n de la Okcident'o. Ili paŝ'ad'is laŭ la strat'o'j kun vag'em'a'j okul'o'j kaj mal'ruĝ'iĝ'ant'a'j vizaĝ'o'j, liber'e parol'ant'e kun vir'o'j kaj vir'in'o'j, mal'tim'a'j en parol'o kaj liber'a'j en manier'o, ir'ant'e kaj ven'ant'e laŭ plaĉ'o. Ili mult'e kon'is pri la mond'o, direkt'is si'a'j'n propr'a'j'n afer'o'j'n, kaj aranĝ'is si'a'j'n propr'a'j'n edz'in'iĝ'o'j'n; oft'e ŝanĝ'ant'e si'a'j'n opini'o'j'n ili edz'in'iĝ'is kun ali'a ol la fianĉ'o.“

„Kiel abomen'e! Kaj ĉu hom'o'j ver'e pov'is am'i tiu'j'n ĉi afer'o'j'n?“ dir'is Omar tuŝ'it'e de mal'plezur'o.

„Ŝajn'as tiel.“

„Sed la Uson'a nov'edz'in'o hav'is ja la freŝ'ec'o'n de sek'ig'it'a fig'o.“

„Ŝi hav'is,“ dir'is Abdul; „sed tiu'j kiu'j kon'as nur la sek'ig'it'a'n frukt'o'n ne sent'as la mank'o'n de la freŝ'a frukt'o. Sed la virg'ul'in'o'j mem ne est'is kulp'a'j. Eduk'it'a'j kiel knab'o'j, kun la sam'a'j stud'o'j kaj intelekt'a dis'volv'iĝ'o, la vir'in'ec'a part'o de ili'a natur'o iom post iom mal'aper'is laŭ la intelekt'a kresk'ad'o de ili'a'j cerb'o'j. Intelekt'a fort'o est'is la cel'o de la vir'in'a eduk'it'ec'o.“

Tiam ek'kri'is Omar mal'plezur'e:

„Laŭd'u Alaĥon pro li'a help'o en la eksterm'o [p. 19] de tia popol'o!“ kaj li for'ir'is de la lit'o, kaj komenc'is ĉirkaŭ'rigard'i en la ĉambr'o. Post moment'o li re'ven'is al ni, dir'ant'e:

„Jen est'as plu da juvel'o'j; ankaŭ da mon'o.“

Abdul avid'e pren'is la mon'er'o'j'n.

„Mon'o!“ ek'kri'is li. „Mon'o don'os al ni pli da inform'o ol paĝ'o'j da histori'o.“

Est'is arĝent'a'j mon'er'o'j de divers'a'j grand'ec'o'j kaj du mal'grand'a'j mon'er'o'j el kupr'o. Abdul atent'e stud'is ili'n.

„La last'a dat'o est'as 1957,“ li dir'is; „iom mal'pli ol mil jar'o'j'n; sed la mon'er'o ebl'e rond'ir'is kelk'a'j'n jar'o'j'n antaŭ ol la vir'in'o mort'is; ankaŭ ebl'e ili fabrik'is ĝi'n en la sam'a jar'o kiam ŝi mort'is. Ĝi port'as la kap'o'n de Dennis, la last'a el la Irlandaj diktator'o'j. Laŭ supoz'o, la ras'o mal'aper'is antaŭ la jar'o 1990 de ili'a epok'o.“

Mi tiam dir'is:

„Vi neniam rakont'is al ni, ho Abdul, la kaŭz'o'n de ili'a mal'aper'o.“

„Est'is mult'e da kaŭz'o'j,“ li respond'is. „La Uson'an'o'j mem est'is origin'e el Angl'a de'ven'o, sed popol'o'j el ĉiu'j part'o'j de Eŭrop'o ven'is tie'n ĉi grand'a'nombr'e. Kvankam la unu'a'j kiu'j ven'is est'is fortik'a'j kaj hard'it'a'j, la rezult'o de la klimat'o sur la post'e'ul'o'j'n est'is fatal'a. Ili far'iĝ'is plat-brust'a'j kaj mal'gras'a'j, kun mal'mult'e da har'ar'o, romp'ebl'a'j dent'o'j, kaj mal'fort'a'j digest'o'j. Nerv'mal'san'o'j al ni ne'kon'at'a'j mort'ig'is mult'a'j'n. Infan'o'j mal'facil'e nask'iĝ'is. Inter 1945 kaj 1960, kiam okaz'is la last'a hom'sum'ig'o pri kiu ni hav'as raport'o'n, la loĝ'ant'ar'o mal'pli'iĝ'is de naŭ'dek milion'o'j ĝis dek du milion'o'j. [p. 20] Klimat'a'j ŝanĝ'o'j, neniam vid'at'a'j en ali'a'j land'o'j, komenc'iĝ'is en tiu temp'o, kaj fin'is en la daŭr'o de mal'pli ol dek jar'o'j, la labor'ad'o'n jam far'it'a'n facil'a per nerv'a'j mal'san'o'j kaj mal'moder'a viv'ad'o. La temperatur'o oft'e dum unu tag'o mal'lev'iĝ'is de brul'ant'a varm'o ĝis vintr'a mal'varm'o.“

Mult'o'n simil'a'n li rakont'is al ni, sed mi est'as tro dorm'em'a por skrib'i plu. Ni esplor'is la rest'o'n de la dom'eg'o, kaj trov'is mult'a'j'n interes'a'j'n afer'o'j'n. Laŭ mi'a dezir'o ni port'is kelk'a'j'n objekt'o'j'n al Testud'o.1

La 14an de Maj'o.

Pli varm'e ol hieraŭ. En la post'tag'mez'o ni est'is rem'at'a'j laŭ la river'o kaj sur'ter'ir'is por mal'long'a promen'ad'o. Est'as danĝer'e ne tim'i la sun'o'n.

Ju pli mi lern'as pri tiu'j ĉi Uson'an'o'j, des mal'pli interes'a'j ili far'iĝ'as. Abdul hav'as la sam'a'n opini'o'n, kiel mi juĝ'as laŭ la inter'parol'o hodiaŭ, dum ni kun'e promen'ad'is.

Est'is tia'manier'e:

Kan-Li: Kiel simil'a'j est'as la dom'o'j! Kiel ted'a'j!

Abdul: Tiel ankaŭ est'is la loĝ'ant'o'j. Ili simil'e pens'ad'is, simil'e labor'ad'is, manĝ'ad'is; si'n vest'ad'is kaj inter'parol'ad'is simil'e. Ili leg'is la sam'a'j'n libr'o'j'n; ili model'is si'a'j'n vest'o'j'n laŭ ordon'o, sen ia pens'o pri la grand'ec'o aŭ form'o [p. 21] de la individu'o, kaj preciz'e imit'is la mod'o'j'n de Eŭrop'an'o'j.

Kan-Li: Sed la mal'larĝ'a'j vest'o'j de la Eŭrop'an'o'j cert'e est'is tre ne'komfort'a'j en la varm'eg'o de Uson'a somer'o.

Abdul: Tiel ili ebl'e est'is. Rigid'a'j skatol'o'j de divers'a'j form'o'j ornam'is la kap'o'j'n de la vir'o'j. Kurioz'a'j jak'o'j kun mal'vast'a'j manik'o'j kun'prem'is la korp'o'n. La pied'o'j puls'o'bat'is kaj brul'is en mal'vast'a'j kovr'il'o'j el rigid'a led'o, kaj tol'o rigid'ig'it'a laŭ ia art'e'far'it'a manier'o sid'is streĉ'it'a ĉirkaŭ la kol'o.

Kan-Li: Alaĥo! Kia'j idiot'o'j!

Abdul: Tia'j oni konsider'is ili'n.

Kan-Li: Ĉu vi sci'as kial ili am'is tia'n ne'bezon'a'n sufer'ad'o'n?

Abdul: Est'is ili'a dezir'o est'i simil'a'j al ali'a'j. Tio est'as natur'a sent'o de vulgar'a popol'o.

La 15an de Maj'o.

Bon'a vent'o blov'as hodiaŭ el la okcident'o. Ni lev'is la ankr'o'n kaj naĝ'is laŭ la orient'a flank'o de la urb'o. Mi tio'n far'is ĉar Abdul trov'as la supr'a'n part'o'n de la urb'o pli riĉ'a pri rest'aĵ'o'j ol la mal'supr'a'n, kiu ŝajn'as dediĉ'it'a al komerc'a'j afer'o'j. Ni naĝ'is proksim'e de kaj sub unu el la grand'a'j monument'o'j en la river'o, kaj ni ne pov'is diven'i ĝi'a'n signif'o'n. Mult'a'j fer'a'j verg'o'j ankoraŭ pend'as el la pint'o'j de ĉiu el la konstru'aĵ'o'j. Tial ke ili star'as laŭ lini'o, unu post ali'a, ni unu'e opini'is, ke ebl'e ili iam est'is kun'lig'it'a'j kaj util'is kiel pont'o, sed ni [p. 22] baldaŭ vid'is ke ili star'as tro mal'proksim'e unu de la ali'a.

Ni ĵet'is ankr'o'n je ĉirkaŭ tri mejl'o'j mal'proksim'e de ni'a antaŭ'a ankr'iĝ'o. Supr'e kaj mal'supr'e laŭ la river'o, al la sud'o, nord'o, orient'o, kaj okcident'o, la ruin'o'j etend'iĝ'as ne'difin'it'e, ŝajn'e sen fin'o.

Mi mal'trankvil'iĝ'as pri Omar. Li ir'is sur'ter'e'n kaj ankoraŭ ne re'ven'is. Est'as nun post nokt'o'mez'o.

La 16an de Maj'o.

Glor'u Alaĥon, mi'a kamarad'o viv'as! Hodiaŭ maten'e ni fru'e sur'ter'ir'is kaj komenc'is serĉ'i li'n.

Kiam ni preter'ir'is la konstru'aĵ'o'n kiu port'as la sur'skrib'aĵ'o'n „… Dorf Astoria sur ĝi'a antaŭ'a flank'o, ni ek'aŭd'is li'a'n voĉ'o'n el la intern'o respond'e al ni'a'j vok'o'j. Ni en'ir'is, kaj supr'e'n'ir'int'e la ruin'iĝ'ant'a'n ŝtup'ar'o'n ni trov'is li'n sid'ant'a'n sur la plank'o supr'e. Li hav'is ŝvel'int'a'n krur'o'n pro fort'e vund'it'a artik'o, kaj divers'a'j'n kontuz'o'j'n li ankaŭ hav'is. Dum ni'a'j amik'o'j konstru'is il'o'n por port'i li'n for, ni inter'parol'is. La post'sign'o'j sur la mur'o'j montr'is al ni ke iam la ĉambr'o est'is bel'a. Dum mi ĉirkaŭ'e vag'is en la ĉambr'o mi mal'ferm'is la ruin'iĝ'ant'a'n pord'o'n de mal'nov'a kamer'o kaj sur la putr'iĝ'ant'a'j bret'o'j si'n trov'is vitr'aĵ'o'j kaj argil'a'j pot'o'j lert'e far'it'a'j. Pren'ant'e unu, mal'grand'a'n vin'tas'o'n el vitr'o, mi al'proksim'iĝ'is mi'a'n kamarad'o'n, montr'ant'e al li ĝi'a'n mal'dik'a'n ten'il'o'n kaj kurioz'a'n form'o'n. Kiam li'a rigard'o fal'is sur ĝi'n, li'a'j okul'o'j tut'e mal'ferm'iĝ'is de surpriz'eg'o. [p. 23] Mi ankaŭ rimark'is ek'trem'o'n en li'a'j man'o'j kiam li etend'is la brak'o'n por ĝi'n tuŝ'i. Tiam li rakont'is al mi pri si'a mir'ind'a aventur'o de la hieraŭ'a nokt'o, sed dir'is antaŭ ol li komenc'is:

„Vi sci'as, ho Princ'o, ke mi ne kred'as vizi'o'j'n, kaj mi neniam rakont'us la afer'o'n se vi ne est'us trov'int'a la tas'o'n. Mi trink'is la est'int'a'n nokt'o'n el tia, don'it'a al mi per fantom'a man'o.“

Mi est'us rid'int'a, se li ne est'us tiel serioz'a. Kiam mi far'is mov'o'n por sid'iĝ'i apud li, li dir'is:

„Gust'um'u unu'e, ho mi'a majstr'o, la vin'ber'o'j'n, kiu'j pend'as de la tie'a mur'o.“

Mi tio'n far'is, kaj je mi'a grand'a surpriz'o mi trov'is ili'n tre'eg'e bon'gust'a'j, pli bon'a'j ol la kultur'it'a'n frukt'o'n de Pers'uj'o, pli dolĉ'a'j kaj delikat'a'j, mal'simil'a'j al la sovaĝ'a'j vin'ber'o'j, kiu'j'n ni manĝ'as hejm'e. Mi'a surpriz'eg'o ŝajn'e plaĉ'is al li, kaj kun rid'o li dir'is:

„La vin'ber'o'j est'as ne'ebl'a'j, sed ili ekzist'as; eĉ pli absurd'a est'as mi'a rakont'o!“ kaj tiam li rakont'is si'a'n aventur'o'n.

Est'is jen'e:

Pri tio, kio'n Omar vid'is.

Hieraŭ, post nokt'iĝ'o, dum li rapid'is al Testud'o, li fal'is sur kelk'a'j'n ŝton'blok'o'j'n, vund'ant'e si'a'n maleol'o'n kaj tre kontuz'ant'e si'n. Ne pov'ant'e pied'ir'i, li lam'ir'is en tiu'n ĉi konstru'aĵ'o'n por tie ĉi atend'i ni'a'n al'ven'o'n la morgaŭ'a'n tag'o'n. La blek'ad'o de lup'o'j kaj ali'a'j sovaĝ'a'j best'o'j, kiu'j ŝtel'ir'is en la urb'o, ig'is li'n, por trov'i [p. 24] rifuĝ'ej'o'n, grimp'i la ruin'o'j'n de la ŝtup'ar'o al la etaĝ'o supr'e. Kiam li sid'iĝ'is en angul'o de la ĉambr'eg'o ven'is al li'a naz'o bon'gust'a odor'o de la vin'ber'o'j ĉirkaŭ li'a kap'o. Li trov'is ili'n tre'eg'e bon'gust'a'j, kaj manĝ'is kun bon'a apetit'o. Li baldaŭ post'e fal'is en dorm'o'n kiu daŭr'is kelk'a'j'n hor'o'j'n, ĉar kiam li vek'iĝ'is la lun'o est'is alt'e en la ĉiel'o, la voĉ'o'j de la lup'o'j ne plu aŭd'iĝ'is kaj silent'a est'is la urb'o.

Dum li kuŝ'is rev'ant'e, tre okup'at'a pri si'a'j propr'a'j pens'o'j, li iom post iom rimark'is mister'a'j'n ŝanĝ'o'j'n kiu'j kvazaŭ okaz'is sen li'a vid'o. Ŝajn'is ke ornam'it'a plafon'o si'n etend'is super la ĉambr'o. Spegul'o'j kaj kolor'it'a'j mur'o'j mal'rapid'e anstataŭ'is la heder'o'n kaj pec'iĝ'int'a'j'n brik'o'j'n. Mal'fort'a lum'o far'iĝ'is pli kaj pli fort'a, ĝis ĝi plen'ig'is la ĉambr'o'n per blind'ig'a lum'o.

Tiam aper'is kviet'e tabl'o de kurioz'a form'o, sur kiu si'n trov'is flor'o'j kaj amas'o da manĝ'il'o'j el vitr'o kaj porcelan'o, kvazaŭ por festen'o.

Li vid'is grav'mien'a'j'n vir'o'j'n kun sen'barb'a'j vizaĝ'o'j star'ant'a'j'n ĉirkaŭ'e en la ĉambr'o. Ĉiu'j est'is nigr'e vest'it'a'j, kaj ili'a'j vest'o'j hav'is tri'angul'a'j'n mal'ferm'aĵ'o'j'n sur la brust'o por montr'i la ĉemiz'o'n sub'e. Li baldaŭ trov'is ke tiu'j ĉi hom'o'j est'as serv'ist'o'j.

Dum li konfuz'e rigard'eg'is, en'ir'is ali'a'j figur'o'j du'op'e, kiu'j pren'is si'a'j'n lok'o'j'n ĉirkaŭ la tabl'o. Tiu'j ĉi post'e al'ven'int'o'j, ses'dek pli mal'pli, est'is vir'o'j kaj vir'in'o'j ir'ant'a'j brak'o en brak'o; la vir'in'o'j est'is riĉ'e vest'it'a'j laŭ ne'kon'at'a mod'o, kaj bril'is per mult'e'kost'a'j ŝton'o'j. La vir'o'j est'is vest'it'a'j simil'e al la serv'ist'o'j.

[p. 25]

Ili manĝ'is kaj trink'is kaj rid'is, kaj prezent'is bril'a'n vid'aĵ'o'n. Omar star'iĝ'is, kaj mov'it'e de sci'vol'o kiu'n li ne pov'is kontraŭ'star'i,—ĉar li est'as sen'zorg'ul'o kaj ne kon'as la tim'o'n,—li lam'ir'is for de la mur'o.

Ili rigard'is li'n kun surpriz'o, kaj li'a ĉe'est'o ŝajn'is tre amuz'i ili'n. Unu el la gast'o'j, alt'a jun'ul'o kun flav'a'j lip'har'o'j, al'proksim'iĝ'is kaj prezent'is delikat'a'n kristal'a'n uj'o'n plen'a'n de bril'et'ant'a fluid'aĵ'o.

Omar pren'is ĝi'n.

La jun'ul'o lev'is ali'a'n for de la tabl'o kaj sign'ant'e kvazaŭ salut'e, li dir'is per vort'o'j, kiu'j'n mi'a kamarad'o kompren'is, kvankam li ĵur'as ke li ne kon'is la lingv'o'n:

„Ni ebl'e renkont'os unu la ali'a'n je la kvar'a de la ven'ont'a Juli'o.“

Li tiam trink'is la vin'o'n, kaj Omar far'is la sam'o'n.

Je tio ĉiu'j rid'et'is kvazaŭ pro la sprit'ec'o de la kamarad'o, ĉiu'j escept'e la vir'in'o'j, kies kompat'em'a'j vizaĝ'o'j parol'is pli pri kompat'o ol pri sprit'o. La vin'o ir'is al li'a cerb'o kiam li ĝi'n trink'is kaj la objekt'o'j ĉirkaŭ li ŝajn'is danc'i kaj turn'iĝ'i. Kant'er'o'j de fantazi'a muzik'o aŭd'iĝ'is: tiam, laŭ ritm'o, ĉiu'j vir'in'o'j kun si'a'j akompan'ant'o'j tre mal'pez'e ek'turn'iĝ'ad'is. Kaj, dum li mov'iĝ'is laŭ la muzik'o, li'a cerb'o kvazaŭ el'danc'is el la kap'o. La ĉambr'o mem, sving'ant'e kaj trem'ant'e kun la melodi'o, mal'hel'iĝ'is kaj grad'e mal'aper'is. La muzik'o mal'laŭt'e ĉes'is.

Re'e est'is silent'o kaj la lun'o supr'e rigard'is la per heder'o kovr'it'a'j'n mur'o'j'n.

[p. 26]

Li fal'is kvazaŭ ebri'a sur la plank'o'n, kaj ne vek'iĝ'is ĝis ni'a'j voĉ'o'j li'n vok'is.

Tia est'is li'a rakont'o.

Li hav'as klar'a'n cerb'o'n kaj ne est'as mensog'ul'o, sed tiom da vin'ber'o'j en mal'plen'a stomak'o kun'e kun la febr'o de la ŝvel'int'a krur'o facil'e klar'ig'as la okaz'int'aĵ'o'n.


Ĉe tag'manĝ'o ni hav'is viand'o'n de urs'o.

Hodiaŭ ĉirkaŭ tag'mez'e Mula'i, la du'a ofic'ist'o, for'ir'is antaŭ la ali'a'j kaj en'ir'is grand'a'n konstru'aĵ'o'n, ĉas'ant'e lepor'o'n. Li est'is mal'supr'e'n ir'ont'a al la kel'o, kiam li ek'vid'is tre proksim'e de li, urs'o'n kiu mal'rapid'e mal'supr'e'n'ir'is laŭ la marmor'a ŝtup'ar'o. Mula'i ne est'as tim'ul'o, sed li turn'iĝ'is kaj kur'is pli rapid'e ol iam antaŭ'e. La urs'o, kiu ŝajn'is hav'i lud'em'a'n natur'o'n, ankaŭ kur'is, kaj en proksim'a persekut'ad'o. Bon'ŝanc'e por ni'a amik'o ni est'is proksim'e, ali'e anstataŭ manĝ'i viand'o'n de urs'o, ebl'e la urs'o trankvil'e est'us manĝ'int'a Mulaion en la ombr'a'j koridor'o'j de Kvin-avenu'a Hotel'o.

La 17an de Maj'o.

Hodiaŭ la tropik'a varm'eg'o brul'ig'as la pulm'o'j'n. Ni ek'ir'is en la maten'o prepar'it'a'j rest'i dum la nokt'o sur'ter'e, kaj esplor'i la nord'a'n part'o'n de la urb'o. La promen'o tra la mol'a herb'o est'is agrabl'a, sed en la lok'o'j ne ŝirm'it'a'j kontraŭ la sun'o ni est'is kiel fiŝ'o'j en pot'o. Ali'a'j'n konstru'aĵ'o'j'n ni vid'is, eĉ pli grand'a'j'n kaj impon'a'j'n ol tiu, kiu'n ni hieraŭ en'ir'is. Ni vol'is [p. 27] ili'n esplor'i, sed Omar saĝ'e kontraŭ'e konsil'is ni'n, dir'ant'e ke la tag'o far'iĝ'os pli varm'a je ĉiu hor'o kaj ke ni pov'us esplor'i ili'n dum ni'a re'ven'o.

En la nord'a part'o de la urb'o si'n trov'as mult'a'j religi'a'j templ'o'j, kies alt'a'j tur'o'j simil'e al piramid'o'j konus'iĝ'as ĝis pint'o. Ili est'as kurioz'a'j afer'o'j, kaj mir'ig'e konserv'it'a'j. La intern'o de tiu'j ĉi templ'o'j est'as ne'interes'a. Abdul dir'as ke la religi'a'j ceremoni'o'j de la Uson'an'o'j ne hav'is disting'a'j'n ec'o'j'n. Est'is mult'e da religi'a'j kred'o'j, ĉiu'j komplik'a'j kun sen'signif'a'j diferenc'o'j inter si. Ĉiu sekt'o hav'is si'a'n propr'a'n templ'o'n kaj rifuz'is kred'i kiel la ali'a'j. Al Perso tio ĉi est'as rid'ind'a, sed ebl'e al ili ĝi est'is serioz'a afer'o. Unu tag'o'n en ĉiu semajn'o ili kun'ven'is; la pastr'o'j leg'is long'a'j'n moral'a'j'n skrib'aĵ'o'j'n de ili mem verk'it'a'j'n, tiam sekv'is muzik'o de dung'it'a'j kant'ist'o'j. Post la Di'serv'o ili dis'iĝ'is, kaj ne pens'is pri la templ'o aŭ la pastr'o dum ankoraŭ sep tag'o'j. Abdul dir'as ke ili ne est'is religi'a popol'o. Li ankaŭ dir'as ke en la templ'o'j si'n trov'is plej'e vir'in'o'j.

Post'tag'mez'e ni trans'ir'is vast'a'n plezur'kamp'o'n, kiu nun est'as sovaĝ'a arb'ar'o, sed kun sign'o'j ankoraŭ vid'ebl'a'j de vast'a'j promen'ej'o'j kaj vetur'ej'o'j2. Rest'as avenu'o kun bronz'a'j statu'o'j, el kiu'j mult'a'j ankoraŭ star'as en bon'a stat'o, sed ili est'as tre rid'ind'a'j. Omar kaj mi [p. 28] ankoraŭ rigard'as ili'n kiel karikatur'o'j'n, sed Abdul est'as cert'a ke ili est'as serioz'a'j klopod'o'j, kaj dir'as ke la Uson'an'o'j facil'e kontent'iĝ'is pri art'a'j afer'o'j.

Ni perd'is la voj'o'n en la park'o, ne hav'ant'e gvid'il'o'n kiel en la strat'o'j de la urb'o. Tio ĉi est'is plej bon'ŝanc'a afer'o, ĉar pro tio ni far'is mir'ig'a'n el'trov'o'n.

Okaz'is laŭ tia manier'o:

Iom venk'it'a'j de la varm'eg'o, ni halt'is sur mont'et'o por ripoz'i. Dum ni kuŝ'is sub la arb'o mi rimark'is kurioz'a'j'n skulpt'aĵ'o'j'n sur grand'eg'a blok'o al kiu Omar apog'is si'a'n dors'o'n. Ili tut'e mal'simil'is tiu'j'n, kiu'j'n ni jam vid'is, kaj tamen ili ne est'is ne'kon'at'a'j. Dum mi tie kuŝ'is kaj sen'zorg'e rigard'is ili'n subit'e ven'is al mi en la kap'o'n ke ili est'as Egiptaj. Ni tuj komenc'is stud'i ili'n, kaj trov'is je ni'a surpriz'o obelisk'o'n el Egipta granit'o, kovr'it'a per hieroglif'o'j pli antikv'a'j je mil'jar'o ol la plej antikv'a'j monument'o'j de la land'o.

Ver'e, ni est'is konfuz'at'a'j!

„Kiam la Egiptoj invad'is Uson'o'n?“ demand'is Josafa Hason, kun solen'a el'rigard'o, kvazaŭ li vol'is re'memor'ig'i si'n pri dat'o.

„Neni'u Egipto iam aŭd'is pri Uson'o,“ dir'is Abdul. „Tiu ĉi obelisk'o fin'iĝ'is du'dek jar'cent'o'j'n antaŭ ol la unu'a Uson'an'o ĉes'is suĉ'i. Sen'dub'e ili al'port'is ĝi'n tie'n ĉi kiel kurioz'aĵ'o'n, sam'e kiel ni al'port'os al Pers'uj'o la bronz'a'n kap'o'n de Georg'o Vaŝington.“

Ni long'e stud'is la monument'o'n, kaj mi [p. 29] pens'is ke Abdul mal'kontent'iĝ'is tial ke li ne pov'is port'i ĝi'n for.

Ankaŭ dum ni est'is en tiu ĉi park'o ni ven'is al alt'a tur'o, sol'e star'ant'a, kaj grimp'is al la supr'o, kie ni ĝu'is vast'eg'a'n vid'aĵ'o'n.

La grand'ec'o de la urb'o est'is mir'ig'a.

Mejl'o'j'n mal'proksim'e en la river'o naĝ'is Testud'o, blank'a er'o sur la akv'o. Ĉie ĉirkaŭ'e ĝis la lim'o de ni'a vid'o est'is ruin'o'j, kaj ruin'o'j, kaj ruin'o'j. Pli melankoli'a vid'aĵ'o neniam ekzist'is. La blu'a ĉiel'o, la hel'a sun'bril'o, la bon'odor'a aer'o kun la bel'a'j flor'o'j kaj kant'ant'a'j bird'o'j nur ig'is ĝi'n pli mal'ĝoj'a. Ili ŝajn'is mok'aĵ'o.

Ni nun star'ig'is ni'a'n tend'o'n por nokt'i kaj mi ne plu pov'as skrib'i. Ne'kalkul'ebl'a amas'o da flug'ant'a'j insekt'o'j kolekt'iĝ'as ĉirkaŭ ni kun mal'am'ind'a zum'ad'o, kaj mord'as ni'n preter ni'a toler'o. Ili est'as pest'o tri'foj'e mal'ben'it'a.

Mi dir'is al Abdul, ke li'a teori'o pri la eksterm'o de la Uson'an'o'j est'as fabel'o por tiu'j, kiu'j neniam est'is tie ĉi. Neni'u hom'o sen led'a haŭt'o pov'as tra'viv'i du'a'n nokt'o'n.

La 18an de Maj'o.

Kompat'ind'a Hason est'as pli ol mal'san'a. Li renkont'is en la est'int'a nokt'o ne'kon'at'a'n best'o'n, kaj li'a mal'venk'o est'is mal'nobl'a. La best'o, bel'et'a est'aĵ'o, tre simil'a al kat'id'o, si'n trov'is proksim'e, kaj Hason, kun mal'oft'a kuraĝ'o, lert'e ĵet'is si'n sur ĝi'n.

Kaj tio'n, kio do okaz'is, neni'u el ni pov'as preciz'e dir'i. Kaj Hason! Mank'as vort'o'j. Li [p. 30] port'as kun si odor'o'n sufiĉ'e fort'a'n por dezert'ig'i tut'a'n provinc'o'n. Ni dev'is las'i li'n sur'ter'e kaj send'i al li nov'a'j'n vest'o'j'n.

Ver'e, tiu ĉi est'as land'o de surpriz'o'j.

Ni'a'j man'o'j kaj vizaĝ'o'j ankoraŭ dolor'as pro la mord'ant'a'j insekt'o'j, kaj ŝajn'as ke la parfum'o de la odor'a kat'id'o neniam for'las'os ni'n.

Abdul est'as feliĉ'a. Ni trov'is cent'o'j'n da metal'a'j blok'o'j, el kiu'j la plej mal'bon'a laŭ li'a dir'o est'os la gem'o de muze'o. Ili est'is trov'it'a'j de Taki-u-Di'n en la sub'etaĝ'o de alt'a konstru'aĵ'o, ĉiu'j zorg'e met'it'a'j sur fer'a'j'n bret'o'j'n. La klar'ig'o kiu'n ili don'as al ni pri la mor'o'j kaj kutim'o'j de ĉi tiu rid'ind'a popol'o ig'as ili'n plej alt'valor'a'j al histori'ist'o'j.

Ŝajn'as al mi ke Abdul iom ĝu'as sid'i sur la mal'varm'et'a ferdek'o de Testud'o kaj rigard'i JosafaHason’ pied'ir'ant'a'n tie'n ĉi kaj tie'n sur la ruin'o'j de mal'proksim'a kaj'o.

La 19an de Maj'o

La aer'o est'as pli mal'varm'et'a. Ab-i-Garm pens'as ke vent'eg'o minac'as.

Abdul est'as konfuz'it'a pri la lign'a figur'o kiu'n ni hieraŭ al'port'is al la ŝip'o3. Ĝi est'as bon'e konserv'it'a, kun la barbar'a'j kolor'o'j ankoraŭ freŝ'a'j sur ĝi. Ili trov'is ĝi'n star'ant'a'n en mal'grand'a butik'o.

[p. 31]

Kia'manier'e la Uson'an'o'j ador'is tiu'j'n ĉi idol'o'j'n, kaj kial ili star'is en mal'grand'a'j butik'o'j kaj neniam en la grand'a'j templ'o'j, est'as mister'o. Ĝi port'as sur la kap'o diadem'o'n el plum'o'j, kaj dum ni sid'is kaj fum'is sur la ferdek'o tiu'n ĉi vesper'o'n mi dir'is al Abdul ke ebl'e ĝi est'as la bild'o de iu Uson'a nobel'o. Je kio li dir'is ke ili ne hav'is nobel'o'j'n.

„Sed la Uson'an'o'j de alt'rang'a sang'o,“ mi demand'is, „ĉu ili ne hav'is titol'o'j'n?“

„Nek titol'o'j'n nek alt'rang'a'n sang'o'n,“ li respond'is. „Kaj tial ke ili ĉiu'j hav'is la sam'a'n de'ven'o'n kaj ven'is al tiu ĉi land'o nur por pli bon'e prosper'i ol hejm'e, ĉiu el ili est'is estim'at'a aŭ mal'estim'at'a laŭ si'a riĉ'aĵ'o. Tial ke ili mult'e respekt'is mon'o'n, tio est'is kontent'ig'a disting'il'o. La rezult'o est'is ke la famili'o'j, kiu'j posed'is riĉ'aĵ'o'n dum kelk'a'j generaci'o'j, kvazaŭ far'iĝ'is aristokrat'o'j. Tiu ĉi super'a klas'o pas'ig'is mult'e da temp'o ĉe sport'o'j kaj amuz'aĵ'o'j kaj el'spez'is mult'e da mon'o, ĉar ili tre'eg'e ŝat'is la parad'o'n. Ili'a intelekt'a kresk'o est'is mal'fort'a, kaj ili hav'is mal'grand'a'n influ'o'n ekster social'a'j afer'o'j. Ili imit'is la manier'o'j'n de ekster'land'a'j aristokrat'o'j. Ili est'is tre atent'a'j al vag'ant'a'j nobel'o'j el fremd'a'j land'o'j. Eĉ parenc'o'j'n de titol'ul'o'j ili salut'is kun plej varm'a entuziasm'o.“

Tiam mi dir'is al li: „Sed klar'ig'u al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi mal'profund'a naci'o pov'is far'iĝ'i tiel potenc'a.“

„Ili est'is potenc'a'j nur laŭ nombr'o kaj ne sufiĉ'e fort'a'j por port'i la sukces'o'n. En la komenc'o de la du'dek'a jar'cent'o—laŭ ili'a [p. 32] kalkul'o—grand'eg'a'j riĉ'aĵ'o'j amas'iĝ'is en unu tag'o, kaj la Uson'an'o'j ebri'iĝ'is de mon'o.“

Je kio mi ek'kri'is: Ho land'o de plezur'eg'o! Ĉar mult'e da mon'o ĝoj'ig'as!“

Sed la mal'jun'ul'o sku'is la kap'o'n: „Tre ver'e, ho princ'o; sed la rezult'o est'is tre'eg'e mal'feliĉ'a. La grand'eg'a'j riĉ'aĵ'o'j reg'is ĉio'n, eĉ la reg'ist'ar'o'n de la land'o kaj la jur'ist'ar'o'n. Per financ'a'j ruz'o'j ili amas'ig'is fabl'a'j'n mon'sum'o'j'n. Jun'ul'o'j sen'moral'iĝ'is, ĉar honest'a industri'o kun moder'a'j profit'o'j est'is por ili rid'ind'aĵ'o.“

„Ver'e, tio est'as laŭ la natur'o!“ mi dir'is. „Sed en land'o kie ĉiu'j est'is riĉ'a'j, ĉu si'n trov'is iu'j, kiu'j vol'is far'i la mal'alt'a'j'n labor'o'j'n? Ĉar neni'u vol'as ŝovel'i kot'o'n kiam la poŝ'o'j est'as plen'a'j de or'o.“

„Ĉiu'j ne est'is riĉ'a'j. Kaj kiam la mal'riĉ'ul'o'j ankaŭ far'iĝ'is avar'a'j tiam ili far'iĝ'is batal'em'a'j. Tiam komenc'iĝ'is social'a'j mal'pac'o'j kun sang'o'verŝ'o kaj ruin'iĝ'o.“

La 20an de Maj'o.

Glaci'a vent'o kun pluv'eg'o el la nord'orient'o. Hieraŭ ni spasm'e spir'is pro la varm'eg'a aer'o. Hodiaŭ ni trem'as en vintr'a'j vest'o'j.

La 21an de Maj'o.

Sam'e kiel hieraŭ. Al la pli'mult'o de ni est'as mal'varm'e. Mi'a'j dent'o'j trem'as kaj mi est'as kaj varm'a kaj mal'varm'a. Vent'eg'o pli mal'bon'a neniam ĝem'is ĉirkaŭ ŝip'o. Omar nom'as ĝi'n la kri'eg'ant'a'j voĉ'o'j de la cent milion'o'j da Uson'an'o'j kiu'j sen'dub'e pere'is en simil'a veter'o.

[p. 33]

La 16an de Juni'o.

Est'as mult'a'j tag'o'j de kiam mi tuŝ'is ĉi tiu'n tag'libr'o'n. Abomen'a'n mal'san'o'n mi hav'is, kiu detru'is energi'o'n kaj kuraĝ'o'n. Ĝi kvazaŭ simil'is al febr'o, kaj tamen mi'a'j membr'o'j est'is mal'varm'a'j. Mi ne pov'us ĝi'n pri'skrib'i eĉ se mi vol'us.

Abdul en'ir'is la kajut'o'n hodiaŭ vesper'e kun kelk'e da metal'a'j plat'o'j kaj parol'is pri ili. Li tut'e ne respekt'as la intelekt'o'j'n de la antikv'a'j Uson'an'o'j. Mi pens'is moment'o'n ke li kontraŭ'dir'is si'n, sed li est'is prav'a kiel kutim'e. Est'is jen'e:

Abdul: Ili mult'e leg'is.

Kan-Li: Vi jam dir'is al ni ke ili ne hav'is literatur'o'n. Ĉu ili mult'e leg'is neni'o'n?

Abdul: Ver'e, vi est'as ĝi'n dir'int'a! Ĉiu'tag'e ili publik'ig'is vast'a'j'n paper'foli'o'j'n en kiu'j ili plej detal'e pri'skrib'is ĉiu'j'n krim'o'j'n. Ju pli terur'a la krim'o, des pli preciz'a la pri'skrib'o. Terur'o'j est'is ili'a ĉef'a ĝoj'o. Skandal'o'j'n ili en'glut'is kun mal'sat'a'j okul'o'j. Ĉi tiu'j'n kronik'o'j'n pri krim'o kaj abomen'aĵ'o'j ili el'don'is cent-mil'op'e. Preskaŭ ĉiu famili'o en la land'o leg'is ili'n.

Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭ'is la literatur'o'n?

Abdul: Jes.

La 20an de Juni'o.

Re'e ni est'as sur la mar'o; mal'proksim'e de Nu-Jok je du'tag'a vojaĝ'o. Ni'a decid'o est'is subit'a. Abdul, en mal'feliĉ'a moment'o, trov'is inter tiu'j mal'ben'it'a'j plat'o'j geografi'a'n kart'o'n de la land'o, kaj sekv'e de tio li sent'is fort'eg'a'n [p. 34] dezir'o'n vizit'i unu urb'o'n nom'it'a'n Washington. Mi ŝancel'iĝ'is kaj fin'e konsent'is, mal'saĝ'e mi pens'as, ĉar la ŝip'an'ar'o sopir'as al Pers'uj'o. Kaj tiu ĉi urb'o kuŝ'as en'land'e apud river'o. Li dir'as ke ĝi est'is ili'a plej bel'eg'a urb'o, la reg'ist'ar'a sid'ej'o, la ĉef'urb'o de la land'o. Ab-i-Garm ĵur'as ke li ĝi'n pov'os trov'i se la kart'o est'as ver'a.

Hason ankoraŭ manĝ'as sol'a.

Hodiaŭ post'tag'mez'e ni ripoz'is sur la ferdek'o, dum Testud'o kviet'e naĝ'is sud'e'n. Ter'o vid'iĝ'is laŭ la dekstr'a flank'o de la ŝip'o, ne'difin'it'a stri'o laŭ la okcident'a horizont'o.

Iom post tag'mez'o, dum ni preter'naĝ'is la ruin'o'n de gigant'a tur'o—ebl'e lum'tur'o—Abdul subit'e ek'star'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is. Tiam li al'parol'is Ab-i-Garmon, demand'ant'e je kiom da mejl'o'j ni est'as mal'proksim'e de la Nu-Joka haven'o. La respond'o'n mi jam forges'is, sed ĝi tre'eg'e ekscit'is la mal'jun'ul'o'n. Mi rimark'is ne'kutim'a'n bril'o'n en li'a'j okul'o'j, ankaŭ ek'trem'o'n de la fingr'o'j dum li al'montr'is la mar'o'n ĉirkaŭ'a'n, kaj ek'parol'is:

„Sub ni, la fund'o de l’ mar'o est'as kovr'it'a de fer'a'j ŝip'o'j—ruin'o'j de grandioz'a'j milit'ŝip'ar'o'j—la plej potenc'a'j en la hom'a histori'o!“

Tuj ni ĉiu'j interes'iĝ'is.

„Kiu'j milit'ŝip'ar'o'j?“ mi demand'is. „Kaj kio detru'is ili'n. Ĉu est'is batal'o?“

Abdul: Batal'o, grand'eg'a ekster la koncept'o de iu Perso; konflikt'o en kiu la mar'o sku'iĝ'is kaj la ĉiel'o dis'ŝir'iĝ'is per la tondr'ad'o de fer'a'j [p. 35] monstr'o'j. Unu el ili est'is sufiĉ'e potenc'a por dis'pec'ig'i en atom'o'j'n tut'a'n ar'o'n da Testud'o'j.

Jafar-el-Beg: Ver'e! Tio est'as rakont'o facil'e dir'it'a, sed ĝi tut'e ne est'as kred'ind'a. En Testud'o mi sent'us mi'n sufiĉ'e fort'a por kontraŭ'star'i iu'j'n el vi'a'j infan-fabel'a'j mir'ind'aĵ'o'j.

Abdul: Saĝ'a vi est'as. Ĉar la perd'o de vi'a cerb'o, Jafar-el-Beg, ne pov'us influ'i vi'a'n parol'o'n.

Je kio ĉiu'j rid'eg'is, kaj Jafar-el-Beg silent'is.

Kan-Li: Rakont'u al ni pri tiu ĉi batal'o, ho Abdul. Mi memor'as nun ke mi iam leg'is pri ĝi en la kolegi'o. Tiu'j'n ĉi detal'o'j'n pri la antikv'a histori'o mi forges'as. Kia'manier'e ĝi okaz'is?

Abdul: Mi jam dir'is ke la Uson'an'o'j est'is avar'a'j. Kaj ili'a avar'ec'o, fin'e, okaz'ig'is tiu'n ĉi milit'o'n. Per parti'a'j leĝ'o'j ili hav'ig'is al si la leon'a'n part'o'n de la komerc'o de la mond'o. Tio halt'ig'is la prosper'o'n de ali'a'j naci'o'j, ĝis fin'e la plej potenc'a'j naci'o'j de Eŭrop'o kombin'iĝ'is por mem'defend'o kontraŭ ĉi tiu ĉio'n-sorb'ant'a avid'ec'o. Ili amas'ig'is mar'arme'o'n plej grand'eg'a'n. Tiam, trans la ocean'o, ven'is la fer'a mal'amik'o. Kaj tie ĉi, sur la lok'o kie ni nun naĝ'as, ili renkont'is la Uson'a'j'n ŝip'o'j'n.

Kan-Li: Kiom da ŝip'o'j en'tut'e?

Abdul: La Uson'an'o'j hav'is ok'dek grand'a'j'n ŝip'o'j'n el fer'o, kaj mult'a'j'n pli mal'grand'a'j'n ŝip'o'j'n. La mal'amik'ar'o hav'is du'cent kvar'dek grand'a'j'n ŝip'o'j'n, ĉiu'j el fer'o. Ankaŭ pli mal'grand'a'j'n ŝip'o'j'n por divers'a'j cel'o'j ili hav'is.

[p. 36]

Kan-Li: Alaĥo! Mal'bon'a afer'o por ni'a'j avar'a'j amik'o'j! Kaj tial ke ili est'is naci'o da komerc'ist'o'j ili ebl'e mal'ŝat'is la milit'o'n.

Abdul: Pri tio la histori'ist'o'j mal'konsent'as. Laŭ la Uson'an'o'j mem ili est'is potenc'a'j milit'ist'o'j. Sed iu'j tiam'a'j verk'ist'o'j don'as ali'a'n ide'o'n. Al'a-el-Kalaf est'as cert'a ke ili est'is tim'ul'o'j, mal'fort'a'j en korp'o kaj spirit'o, sed oft'e tre bon'ŝanc'a'j. Laŭ mi'a opini'o ĉi tiu batal'o ĵet'as plen'a'n lum'o'n sur la afer'o'n. Tag'o simil'a al tiu ĉi ĝi est'is, ankaŭ en Juni'o, kiam la Eŭrop'an'o'j, naĝ'ant'e nord'e'n laŭ la mar'bord'o por kapt'i Nu-Jokon, renkont'is la Uson'a'n admiral'o'n Bedford kun li'a'j ok'dek ŝip'o'j. Kaj la batal'o ne long'e daŭr'is.

Kan-Li: Ver'e, mi kred'as vi'n! Tial ke la Eŭrop'an'o'j hav'is po tri ŝip'o'j kontraŭ unu mi don'us al ili ĉirkaŭ du'on'a'n tag'o'n, post'tag'mez'o'n simil'a'n al ĉi tiu, por send'i la avar'ul'o'j'n al la fund'o.

Abdul: Vi'a konjekt'o est'as bon'a, ho princ'o, rilat'e al la daŭr'o de la milit'o. Ĝi daŭr'is ĝust'e somer'a'n post'tag'mez'o'n. Sed est'is la Uson'an'o'j kiu'j send'is la mal'amik'o'j'n al la fund'o. Kaj la mar'o sub ni'a'j pied'o'j est'as kovr'it'a de fer'a'j korp'o'j.

Kan-Li: Diabl'o! Se tio est'as ver'a rakont'o, kaj mi ne dub'as, la avar'ul'o'j ne est'is tut'e mal'ind'a'j.

Omar: Kiam tio ĉi okaz'is?

Abdul: En la fru'a part'o de la du'dek'a jar'cent'o. Mi ne memor'as la dat'o'n, sed ĝi'n neniam forges'is la Uson'an'o'j. Cert'e ili just'e fier'is, ĉar [p. 37] en tiu tag'o ili far'is mir'ind'aĵ'o'j'n. Admiral'o Bedford foj'e est'is ĉirkaŭ'at'a de dek'du'o da German'a'j milit'ŝip'o'j. Kaj jen! li detru'is ĉiu'j'n! Kaj el Franc'a kaj Rus'a ŝip'ar'o'j li detru'is egal'a'n nombr'o'n; ankaŭ kelk'a'j'n Brit'a'j'n kaj Ital'a'j'n ŝip'o'j'n.

Omar: Diabl'o! Bon'eg'a afer'o!

Abdul: Jes. Ali'a'j'n mirakl'o'j'n far'is la Uson'an'o'j en tiu tag'o. Teks'as, ŝip'et'o kun pint'a antaŭ'part'o, en'prem'eg'is tru'o'j'n en du'dek'o'n da grand'a'j ŝip'o'j, kaj la akv'o en'glut'is ili'n. Ankaŭ ali'a ŝip'et'o, long'a kaj mal'larĝ'a, kaj de la Uson'an'o'j el'pens'it'a, far'is grand'a'j'n difekt'o'j'n. Tiu ĉi mir'ind'a maŝin'o naĝ'is tie'n ĉi kaj tie'n inter la fremd'a'j ŝip'o'j kaj ili'n difekt'eg'is. Mult'e da glor'o la komand'ant'o hav'ig'is al si.

Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝip'o'j perd'is la Uson'an'o'j?

Abdul: Raport'o'j est'as kontraŭ'dir'a'j. Laŭ iu Uson'an'o ili ne perd'is iu'n ŝip'o'n, sed laŭ ali'a'j aŭtoritat'o'j ili perd'is kelk'a'j'n.

Kan-Li: Bon'eg'a batal'o! Sed ĉu vi pov'as klar'ig'i kiel tia mal'super'a popol'o pov'is subit'e far'iĝ'i hero'a?

Abdul: Laŭ Barnes, fru'a Brit'a histori'ist'o, ili est'is mir'ig'e bon'ŝanc'a'j sur la akv'o. Kaj tiu'n dir'o'n sub'ten'as iu Hispan'a admiral'o, Molino, kiu opini'as ke la Uson'an'o'j, pro tio ke ili est'is mal'pi'a popol'o, est'is help'at'a'j de la diabl'o.

La 2an de Juli'o.

Ni est'as en la river'o kiu konduk'as al Washington. Ab-i-Garm dir'as ke ni vid'os ĝi'n morgaŭ. La river'o hav'as mal'pur'a'n kolor'o'n.

[p. 38]

La 3an de Juli'o.

Ni vid'as antaŭ ni la ruin'o'j'n de grand'a kupol'o, ankaŭ tre alt'a'n kolon'o'n. Ebl'e ili aparten'as al la urb'o kiu'n ni serĉ'as.

La 4an de Juli'o.

Neniam ni forges'os ĉi tiu'n dat'o'n. En plej gaj'a humor'o ni for'las'is Testud'o'n tiu'n ĉi maten'o'n, sen ia ide'o pri la terur'a'j okaz'ont'aĵ'o'j, kiu'j atend'is ni'n. Ĉirkaŭ tag'mez'o mi sur'ter'ir'is, akompan'at'a de Abdul, Omar, Josafa Hason, Jafar-el-Beg, Mula'i la unu'a oficir'o, Am'ad la kuir'ist'o, Taki-u-Di'n, kaj du mar'ist'o'j. Ni'a marŝ'o ĵus komenc'iĝ'is, kiam mal'trankvil'ig'a el'trov'o konstern'is ni'n. Ni est'is halt'int'a'j laŭ pet'o de Abdul, por stud'i iu'j'n sur'skrib'aĵ'o'j'n sur ŝton'o, kiam Omar, kiu ĵus ek'ir'is, subit'e halt'is kun surpriz'it'a ek'kri'o. Ni rapid'is al li, kaj tie, en la mol'a ter'o, si'n trov'is post'sign'o'j de hom'a'j pied'o'j!

Mi ne pov'as pri'skrib'i ni'a'n surpriz'o'n. Ni decid'is sekv'i la post'sign'o'j'n, kaj baldaŭ trov'is, ke ili konduk'as ni'n al la grand'a kupol'o pli rekt'e ol ni mem pov'us ir'i. Ni'a ekscit'ec'o est'is ne'esprim'ebl'a. Tiu'j el ni, kiu'j port'is defend'il'o'j'n, ten'is ili'n pret'a'j. La voj'et'o est'is ne'mult'e uz'at'a, sed ĝi est'is klar'e vid'ebl'a. Ĝi serpent'is inter de'fal'int'a'j fragment'o'j kaj ruin'iĝ'ant'a'j statu'o'j, kaj konduk'is ni'n laŭ larĝ'a avenu'o inter konstru'aĵ'o'j de vast'a grand'ec'o kaj solid'ec'o, kiu'j mult'e super'is iu'j'n, kiu'j'n ni vid'is en Nu-Jok. Ĝi aspekt'is kiel urb'o da monument'o'j.

[p. 39]

Dum ni supr'e'n'ir'is la mont'et'o'n al la grand'a templ'o kaj vid'is ĝi'n tra la arb'o'j, kiu'j si'n lev'is super ni, ni mir'is pro ĝi'a grand'ec'o kaj bel'eg'ec'o. Ni'a'j okul'o'j vag'is kun plezur'o super la masiv'a'j'n kolon'o'j'n. Ĉiu est'is hak'it'a el unu blok'o, kaj ili est'is ankoraŭ blank'a'j kaj freŝ'a'j kvazaŭ nov'e far'it'a'j. La voj'et'o konduk'is ni'n sub unu el la mal'supr'a'j ark'aĵ'o'j de la konstru'aĵ'o, kaj ni al'ven'is al la ali'a flank'o. Tiu'n ĉi flank'o'n ni trov'is eĉ pli bel'eg'a ol la ali'a'n. Ĉe la mez'a part'o si'n trov'is ŝtup'ar'o de admir'ind'a vast'ec'o, nun dis'fal'ant'a kaj en mult'a'j lok'o'j hav'ant'a kresk'ant'a'j'n flor'o'j'n kaj herb'o'n.

Silent'e supr'e'n'ir'ant'e tiu'n ĉi ŝtup'ar'o'n, dum la ali'a'j sekv'is, mi ek'vid'is du hom'a'j'n pied'o'j'n kun la pland'o'j al ni, lok'it'a'j'n sur la balustrad'o supr'e. Per sign'o mi atent'ig'is Abdul’ pri ili, kaj la okul'o'j de la mal'jun'ul'o ek'bril'is de ĝoj'o. Ĉu ĝi est'as Uson'an'o? Mi konfes'as ekscit'ec'o'n pro la ebl'a renkont'o. Kiom de ili est'is tie? kaj kia'manier'e ili akcept'os ni'n?

Rigard'int'e mi'a'n ar'et'o'n por vid'i ĉu ĉiu'j est'as tie, mi kuraĝ'e supr'e'n'ir'is la ali'a'j'n ŝtup'o'j'n kaj star'is antaŭ li.

Li ripoz'is sur strang'a kvar'pied'a seĝ'et'o, kaj ten'is si'a'j'n pied'o'j'n sur la balustrad'o, nivel'e kun la kap'o. Vest'it'a de fel'o'j kaj mal'delikat'a ŝtof'o li mult'e simil'is al ĉas'ist'o, kaj li trankvil'e rigard'is mi'n, kvazaŭ Persa nobel'o est'us ĉiu'tag'a gast'o. Tia akcept'o ne plaĉ'is al mi, precip'e ĉar li rest'is sid'ant'a, kaj eĉ ne de'met'is la pied'o'j'n. Li sku'is la kurioz'a'n kap'o'n kelk'a'j'n foj'o'j'n kvazaŭ tio est'us sufiĉ'a salut'o.

[p. 40]

Por konserv'i mi'a'n propr'a'n ind'ec'o'n antaŭ mi'a'j kamarad'o'j mi ne pov'is permes'i ke la barbar'o sid'u, kaj per sign'o mi pet'is li'n ke li star'iĝ'u. Li respond'is ne'ĝentil'e kraĉ'ant'e el la buŝ'o brun'a'n fluid'aĵ'o'n trans la balustrad'o'n antaŭ li. Tiam rigard'ant'e mi'n per kvazaŭ rid'ont'a, sed sam'temp'e serioz'a vizaĝ'o, li dir'is i'o'n per ne'muzik'a voĉ'o, kio'n mi ne kompren'is.

Je tio Abdul kiu kompren'is unu aŭ du vort'o'j'n rapid'e al'proksim'iĝ'is kaj al'parol'is li'n en li'a propr'a lingv'o. Sed la barbar'o mal'facil'e kompren'is, precip'e pro la el'parol'o de Abdul. Tiu ĉi post'e dir'is al mi ke la lingv'o de la vir'o ne'mult'e mal'simil'as la lingv'o'n de la Uson'an'o'j, kiel ili ĝi'n skrib'is antaŭ dek unu jar'cent'o'j.

Kiam fin'e li star'iĝ'is parol'ant'e kun Abdul, mi pov'is pli bon'e observ'i li'n. Li est'is alt'a kaj ost'ec'a, kun mal'graci'a nuk'o, kaj aspekt'is ĉe la unu'a rigard'o, kiel vir'o kvar'dek'jar'a. Ni decid'is post'e ke li hav'is mal'pli ol tri'dek jar'o'j'n. Li'a flav'a haŭt'o kaj mank'o da har'o'j ig'is li'n aspekt'i mult'e pli mal'jun'a ol li est'is. Li'a mien'o ankaŭ surpriz'is mi'n. Ĝi esprim'is profund'a'n mal'ĝoj'ec'o'n, tamen li'a'j okul'o'j est'is plen'a'j de gaj'ec'o, kaj li'a buŝ'o sen'ĉes'e esprim'is mok'ad'o'n. Mi mem ne ŝat'is li'a'n manier'o'n. Li ne ŝajn'is impres'at'a de tiom da fremd'ul'o'j, kaj ten'is si'n kvazaŭ est'us ne'grav'e ĉu ni li'n kompren'as aŭ ne. Sed Abdul post'e inform'is mi'n, ke li far'is tre mult'e da demand'o'j pri ni.

Jen kio Abdul ek'sci'is: Tiu ĉi Uson'an'o kun li'a edz'in'o kaj unu mal'jun'a vir'o est'is la sol'a'j, kiu'j rest'is el li'a ras'o. Tri'dek unu mort'is tiu'n [p. 41] ĉi somer'o'n. En antikv'a'j temp'o'j la land'o en'hav'is mult'a'j'n milion'o'j'n de li'a'j sam'land'an'o'j. Ili est'is la plej potenc'a naci'o en la mond'o. Li ne pov'is leg'i. Li hav'is du nom'o'j'n, unu est'is „J'o'n“, la ali'a'n li jam forges'is. Ili loĝ'is en ĉi tiu templ'o, ĉar ĝi est'as mal'varm'et'a. Kiam la templ'o est'is konstru'it'a, kaj por kia cel'o, li ne pov'is dir'i. Li al'montr'is al la Okcident'o, kaj dir'is ke la land'o tie est'as kovr'it'a de ruin'iĝ'int'a'j urb'o'j.

Kiam Abdul dir'is al li, ke ni est'as amik'o'j, kaj donac'is al li bel'eg'a'n ĉas'ist-tranĉ'il'o'n, li etend'is al li si'a'n dekstr'a'n man'o'n kaj tie ten'is ĝi'n. Moment'e Abdul rigard'is ĝi'n mir'e, kiel far'is ĉiu'j, tiam kun subit'a inteligent'ec'o li ek'kapt'is la etend'it'a'n man'o'n en si'a'n propr'a'n, kaj mov'is ĝi'n supr'e'n kaj mal'supr'e'n. Tio ĉi est'is interes'a, ĉar Abdul inform'as ni'n, ke tia'manier'e la Uson'an'o'j salut'is unu la ali'a'n.

Dum ĉio tio ĉi okaz'is, ni en'ir'is grand'a'n rond'a'n salon'o'n sub la kupol'o. Tiu ĉi salon'o est'is vast'eg'a, kaj ankoraŭ rest'is sign'o'j de antaŭ'a bel'eg'ec'o. Laŭ la mur'o'j si'n trov'is marmor'a'j statu'o'j ĉirkaŭ'it'a'j de heder'o, kaj ili rigard'is ni'n per melankoli'a'j okul'o'j. Tie ĉi ni ankaŭ renkont'is mal'dik'a'n mal'jun'ul'o'n, kies sen'har'a kap'o kaj sen'barb'a vizaĝ'o preskaŭ ig'is mi'n rid'i.

Laŭ pet'o de Abdul ni'a mastr'o konduk'is ni'n en kelk'a'j'n el la pli mal'grand'a'j ĉambr'o'j por montr'i al ni la viv'manier'o'n de la Uson'an'o'j, kaj est'as ne'ebl'e imag'i pli patos'a'n miks'aĵ'o'n de glor'o kaj ruin'iĝ'o, de riĉ'ec'o kaj mal'riĉ'ec'o, de [p. 42] civilizaci'o kaj barbar'ec'o. Mal'nov'a'j mebl'o'j, plad'o'j el arĝent'o, bronz'a'j figur'o'j, eĉ alt'valor'a'j pentr'aĵ'o'j est'is dis'ĵet'it'a'j en la ĉambr'o'j, flank'e de la plej primitiv'a'j il'o'j. Est'is klar'e, ke la antikv'a'j art'o'j jam de long'e est'is forges'it'a'j.

Kiam ni re'ven'is al la rond'a salon'o ni'a mastr'o moment'e mal'aper'is en ĉambr'o'n, kiu'n li ne est'is montr'int'a al ni. Li re'ven'is port'ant'e ŝton'a'n vaz'o'n kun mal'grand'a kol'o, kaj li'n sekv'is knab'in'o, kiu port'is pokal'o'j'n el kupr'o kaj stan'o. Tiu'j'n ĉi ŝi met'is sur de'fal'int'a'n part'o'n de la kupol'o, kiu'n ili uz'is kiel tabl'o'n.

La knab'in'o est'is interes'a. Ŝi hav'is bel'a'n kap'o'n, delikat'a'j'n trajt'o'j'n, flav'a'n har'ar'o'n, blu'a'j'n okul'o'j'n, kaj pac'em'a'n mal'gaj'a'n mien'o'n, kiu tuŝ'is mi'a'n kor'o'n. Se ŝi est'us est'int'a mal'bel'a, la tag'o est'us hav'int'a tut'e ali'a'n fin'o'n.

Ni ĉiu'j salut'is ŝi'n, kaj la Uson'an'o dir'is kelk'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n ni pren'is kiel prezent'a'j'n vort'o'j'n. Li plen'ig'is la pokal'o'j'n el la ŝton'a vaz'o, kaj tiam dir'ant'e i'o'n, kio'n Abdul ne kompren'is, li etend'is si'a'n pokal'o'n kun strang'a mov'et'o kaj met'is ĝi'n al si'a'j lip'o'j. Kiam li tio'n far'is Omar ek'kapt'eg'is mi'a'n brak'o'n kaj dir'is:

„La ĝust'a gest'o de la fantom'o!“

Kaj tiam kvazaŭ al si mem. „Kaj hodiaŭ est'as la kvar'a de Juli'o.“

Sed li trink'is, kiel far'is ĉiu'j, ĉar ni'a soif'o est'is fort'a kaj la odor'o de la or'a fluid'aĵ'o est'is plej al'log'a. Ĝi hav'is pli varm'eg'a'n gust'o'n ol la fajr'o'j de la infer'o. Ĝi ankaŭ est'is tre potenc'a kaj tre gaj'ig'is la sent'o'j'n. Ni tuj far'iĝ'is feliĉ'a'j.

[p. 43]

Kaj est'is tiam ke Hason far'is sen'prudent'a'n ag'o'n. Est'ant'e proksim'e de la knab'in'o kaj tre impres'it'a de ŝi'a bel'ec'o, li al'parol'is ŝi'n kiel Hura-al-missan4, kio'n, kompren'ebl'e, ŝi ne kompren'is. Sed tio ne sufiĉ'is al li; li post'e met'is si'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ ŝi'a'n tali'o'n kun la intenc'o kis'i ŝi'n. Tre tim'ig'it'a, ŝi pen'is liber'ig'i si'n. Sed Hason, ten'ant'e ŝi'a'n bel'a'n menton'o'n per la ali'a man'o, est'is preskaŭ met'int'a si'a'j'n lip'o'j'n al ŝi'a'j, kiam la mal'jun'a vir'o lev'is si'a'n pez'a'n baston'o'n kaj fal'ig'is ĝi'n kun kruel'a rapid'ec'o sur la kap'o'n de ni'a kamarad'o. La frap'o de la baston'o sur la fort'a'n krani'o'n son'ad'is en la kupol'o kaj eĥ'is tra la mal'plen'a'j koridor'o'j.

Josafa Hason palpebr'um'is kaj ŝancel'iĝ'is.

Tiam, kun furioz'ec'o en la vizaĝ'o, li kur'eg'is sur la mal'jun'ul'o'n.

Sed tiam la jun'a Uson'an'o en'miks'iĝ'is. Li rapid'e al'proksim'iĝ'is, fort'e ferm'is si'a'n ost'ec'a'n man'o'n kaj kun mir'ig'a rapid'ec'o ŝov'eg'is ĝi'n antaŭ'e'n, tiel rekt'e ke ĝi renkont'is la vizaĝ'o'n de Hason, kaj li, je ni'a surpriz'o, subit'e kaj ne'ĝentil'e sid'iĝ'is sur la marmor'a'n pavim'o'n, kaj la sang'o el'kur'eg'is el la naz'o. Li est'is kompat'ind'a vid'aĵ'o.

Pro tio ke tia'manier'a batal'o est'is por ni ne'kon'at'a, ni est'is tre konstern'it'a'j, kaj opini'is ke li est'as mort'ig'it'a. Jafar-el-Beg, fort'eg'a lukt'ist'o, kun potenc'a korp'o, furioz'e kur'eg'is sur la Uson'an'o'n por kiu mi trem'is. Sed la brak'o'n li re'e el'ŝov'eg'is, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ [p. 44] sid'iĝ'is. Mal'ĝoj'a spektakl'o ĝi est'is, kaj la kor'o de ĉiu Perso fort'e ek'bat'is.

Ĉe tiu ĉi temp'o Hason re'e star'is, purpur'a de koler'o. Kun lev'it'a glav'o li kur'eg'is sur ni'a'n mastr'o'n. La mal'jun'a vir'o met'is si'n inter ili'n. Hason kun sen'pri'pens'a kruel'ec'o, frap'eg'is la kap'o'n, kaj streĉ'is li'n sur la plank'o'n. Moment'o'n la jun'ul'o star'is konstern'it'a, tiam ek'kapt'ant'e la baston'o'n de la mal'jun'ul'o—pez'a baston'o kun fer'a pint'o—li salt'eg'is antaŭ'e'n, kaj, pli rapid'e ol vort'o'j pov'as dir'i, don'is terur'a'n frap'o'n sur la kap'o'n de Hason, kiu fal'eg'is al la plank'o kun romp'it'a krani'o.

Ĉio tio ĉi okaz'is en moment'o, kaj frenez'a konfuz'o sekv'is. Mi'a'j kamarad'o'j el'tir'is si'a'j'n defend'il'o'j'n kaj kur'eg'is kontraŭ la Uson'an'o. La knab'in'o kur'is antaŭ'e'n aŭ de terur'o aŭ por protekt'i si'a'n am'ant'o'n, mi ne sci'as, kiam sag'o el la paf'ark'o de mar'ist'o tra'pik'is ŝi'a'n kor'o'n.

Tio don'is al la Uson'an'o la energi'o'n de dek'du hom'o'j.

Li sen'konsci'ig'is brav'a'n Mula'i’ per frap'o, kiu mort'ig'us bov'o'n. Pri tia furioz'ec'o mi ne hav'is koncept'o'n. Li mal'alt'ig'is si'a'n baston'o'n kiel fulm'o'fajr'o'n el la ĉiel'o sur la krani'o'j'n de la Persoj, tamen li ĉiam al'proksim'iĝ'is la pord'o'n por mal'help'i si'a'j'n mal'amik'o'j'n ĉirkaŭ'i li'n. Kvar el ni'a nombr'o, en tiom da minut'o'j, sekv'is Hason al la plank'o. Mula'i, Jafar-el-Beg, Taki-u-Di'n, kaj Zenjan, mar'ist'o, kuŝ'is streĉ'it'a'j sur la pavim'o, ĉiu'j mort'int'a'j aŭ tre'eg'e vund'it'a'j.

Tiel subit'e okaz'is tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajn'is real'aĵ'o. Mi kur'eg'is antaŭ'e'n [p. 45] por halt'ig'i la batal'o'n, sed li mal'kompren'is mi'a'n cel'o'n, kaj per potenc'a frap'o fal'ig'is mi'a'n glav'o'n el mi'a man'o, kaj est'is ĵus lev'int'a la baston'o'n por don'i al mi la du'a'n frap'o'n, kiam brav'a Omar en'paŝ'is por sav'i mi'n, kaj subit'e puŝ'eg'is si'a'n glav'o'n al la vir'o. Sed ho ve! la Uson'an'o defend'is si'n per frap'o eĉ pli rapid'a, kaj mal'alt'ig'is si'a'n baston'o'n tiel rapid'eg'e sur la kap'o'n de mi'a kamarad'o ke ĝi kuŝ'ig'is li'n kun la ali'a'j.

Kiam Omar fal'is, mi rimark'is ke la Uson'an'o hav'is mult'a'j'n vund'o'j'n, ĉar mi'a'j kamarad'o'j far'is mult'a'j'n sovaĝ'a'j'n atak'o'j'n. Li ŝancel'iĝ'is kiam li mov'is si'n al la pord'o, kaj li apog'is si'n al la mur'o moment'o'n, dum la okul'o'j renkont'is la ni'a'j'n kun el'rigard'o de batal'em'o kaj mal'estim'o, kiu'n mi volont'e forges'us. Tiam la baston'o fal'is el li'a man'o; li ŝancel'iĝ'e ir'is al la grand'a portik'o, kaj fal'is pez'e al la pavim'o. Abdul kur'is al li, sed li est'is sen'viv'a.

Kiam li fal'is, mir'ind'a afer'o okaz'is—ne'ebl'a afer'o, kiam mi pens'as pri ĝi, sed Abdul kaj mi vid'is ĝi'n klar'e.

Antaŭ la vast'a ŝtup'ar'o kaj sid'ant'a kontraŭ tiu ĉi pord'o est'as grand'a statu'o de Georg'o Vaŝington. Kiam la Uson'an'o ŝancel'iĝ'e fal'is sur la portik'o, kun man'o'j etend'it'a'j kaj kun la Mort'o en la kor'o, tiam ĉi tiu statu'o mal'rapid'e mal'lev'is la kap'o'n kvazaŭ por dank'i pro kuraĝ'a batal'o.

Ebl'e ĝi est'is la mal'ĝoj'a akcept'o de mal'dolĉ'a fin'o.

[p. 46]

La 7an de Juli'o.

Re'e sur la mar'o.

Tiu'ĉi'foj'e al Pers'uj'o, port'ant'e ni'a'j'n vund'it'o'j'n kaj la cindr'o'j'n de la mort'int'o'j; la cindr'o'j de la en'land'ul'o'j kuŝ'as sub la Grand'a Templ'o. La krani'o'n de la last'a Uson'an'o mi donac'os al la muze'o de Teheran.

Fin'o.


Not'o'j

1.

Tiu'j ĉi objekt'o'j est'as nun en la muze'o de Imperi'a Kolegi'o en Teheran.

2.

Malik kred'as ke tiu ĉi sen'dub'e est'as „Central Park“ ia'foj'e menci'it'a en la Uson'a literatur'o.

3.

La „lign'a figur'o“ est'is skulpt'aĵ'o reprezent'ant'a Indi'an'o'n. En Uson'o tia'j skulpt'aĵ'o'j, laŭ mal'nov'a kutim'o, oft'e trov'iĝ'as antaŭ la pord'o'j de cigar-vend'ej'o'j.—Rim. de la traduk'int'o.

4.

La plej anĝel'a el vir'in'o'j.